Antau
nelonge usona magazino Forbes publikigis nomojn de miliarduloj de
la mondo. S-ino Nina Wang, prezidanto de la Hongkong-a Kompanio
(grupo) Hwa Mao, per 2.4 miliardoj da usonaj dolaroj okupas la unuan
lokon inter la aziaj richulinoj. Shi, membro de la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco, nature farighis persono tre
atentata de la gazetaro en la chi-foja sesio de la konferenco. 63-jara,
shi estas vestita mode. Shia eksterordinara harararangho faris shin
facile rekonebla.
Kiel
direktoro de la kompanio (grupo) Hwa Mao, shi montris al la publiko,
ke shi estas eminenta entreprenisto. Gvidate de shi, Hwa Mao multe
kreskis. Ekde 1994 shi plurfoje achetis aliajn entreprenojn. Shi
elspezis 4 miliardojn da Hongkongaj dolaroj por acheti plurajn magazenojn
en la komerca kvartalo de Hongkong. Krom tio shi investis multe
en Shanhajo kaj Pekino kaj nun shi direktis sian rigardon al okcidenta
Chinio. Kune kun aliaj richuloj de Hongkong shi vizitis la okcidentan
parton de Chinio.
Nina
Wang kumulas honoran prezidantecon de la China Ghenerala Federacio
de Filantropio. Shi opinias, ke por shi filantropio estas nerifuzebla
morala devo. Lau shia opinio la de shi gajnita mono devas esti uzata
por la popolo en filantropia afero. Shi ne nur donacis monon al
filantropio, sed ankau establis plurajn fondusojn por kolekti monon
de la tuta mondo cele helpi la bezonantojn. Shi ofte iniciative
serchis la homojn bezonantajn helpon. Foje shi informighis de revuo,
ke en iu kuraca establo nur 40% de ghiaj ambulancoj estas ekipitaj
per senspasmigatoro kaj post nelonge shia fonduso donacis 250 mil
usonajn dolarojn al tiu establo por acheti 47 senspasmigatorojn.
Koncerne
filantropion sur la cheftero de Chinio, shi diris: "La china
registaro ne havas multe da mono, tial ghi ne povas prizorgi chiujn
flankojn. Por solvi la problemon de malrichuloj la registaro, socio
kaj popolo devas kune labori, tial la eminentaj personoj chinaj
kaj alilandaj kaj entreprenistoj devas fondi filantropian establon
por helpi malsamajn rondojn de malrichuloj, ekz. malrichaj infanoj,
kiuj ne povas daure viziti lernejon, malrichaj patrinoj sen edzo
kaj kripluloj de heroa batalo, tamen Chinio havas nur 1029 fondusojn
kaj tre malmulte da filantropiaj establoj, dum Usono havas 50 mil
tiajn fondusojn kun centoj da miliardoj da usonaj dolaroj. Mi opinias,
ke kun pliigho de la richuloj kaj levigho de la socia civilizacio
en Chinio, pli kaj pli da homoj volas rekompenci la socion per sia
richajho kaj helpi malrichulojn, tial fondi pli da filantropiaj
fondusoj estas efika vojo por solvi la problemon de malrichuloj."
Revenu
|