Fizikisto aprobas elektrobiciklon

    Antau du jaroj en multaj urboj de Chinio aperis elektrobiciklo. Char ghi estas nova trafikilo, oni ankorau ne difinis, chu ghi estas motorveturilo au ne. Tio vekis diversajn opiniojn de la publiko. Komenton pri tio havas He Zuoxiu, fama fizikisto de la China Akademio de Sciencoj kaj membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco.

    S-ro He nun estas 75-jara. Li diris, ke li komencis bicikli jam en la agho de 8 jaroj. Biciklo funkciis ne nur kiel lia veturilo, sed ankau kiel lia sporta instrumento. Nelonge antau inauguro de la chi-foja konferenco lia amiko donacis al li elektrobiciklon. Ghi tre plachis al He kaj li tuj ekuzis.

    Tamen He maltrankvilas pri la sorto de la elektrobiciklo, char kvankam ghi estas rapidkura, peze sharghebla kaj tauga kaj por maljunuloj kaj por junuloj kaj kompreneble shatata de multaj klientoj, tamen ghi havas malsamajn sortojn en malsamaj lokoj de Chinio: En iuj provincoj kaj municipoj oni legitimas ghin, sed en aliaj lokoj oni punas ghiajn uzantojn kaj arbitre devigas forpreni ghian akumulatoron, dum en la ceteraj urboj oni permesas ghian vendon kaj uzon, tamen rifuzas ghin licenci. La manko de koncernaj leghoj kaj reguloj ne nur limigis ghian produktadon, sed ankau kauzis malordon en la administrado.

    Por ke tiu energishpara kaj senpolua veturilo havu bonan sorton, He prezentis al la konferenco proponon ellabori koncernan politikon pri ghi kaj akiris aprobon de pluraj membroj de la konferenco.

 

Revenu