En
la Kvina Sesio de la Naua China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) Chen Bangzhu, prezidanto de la Komisiono pri
Loghantoj, Richfontoj kaj Medio, diris: "En la pasinta jaro
mi 7-foje faris esploron pri energioj, loghantoj, konduko de akvo
de sude norden kaj aliaj kaj faris 6 prelegojn chi-rilatajn. Mi
prenis la problemon pri energia strategio kiel gravan objekton de
la komisiono. Ni faris enketon en Heilongjiang, Guangdong, Sichuan,
Pekino kaj Tianjin kaj faris antauvidon pri kontraudiro inter la
rezervokvanto, strukturo kaj administrado de nafto, natura gaso,
karbo kaj aliaj strategiaj energioj de Chinio, la strategia bezono
de Chinio pri energioj en la venontaj 50 jaroj kaj interrilatoj
inter la diversaj energioj. En la pasinta jaro en la Kvara Sesio
de la konferenco oni faris proponon pri konduko de akvo de sude
norden. Post tio la Komisiono pri Loghantoj, Richfontoj kaj Medio
faris profundan enketon pri la metodoj koncerne kondukon de akvo
de sude norden kaj esplore vizitis Libion, Egiption, Italion kaj
aliajn landojn kaj proponis konduki akvon per tuboj por garantii
la akvan kvaliton en Pekino kaj Tianjin kaj liveri bonkvalitan akvon
al Pekino dum la Olimpikoj en 2008."
Koncerne
la laborplanon de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
por 2002, Chen opiniis, ke verdigo de Chinio restos unu el la gravaj
laboroj. Tiun laboron prizorgos la Komisiono pri Loghantoj, Richfontoj
kaj Medio. Oni faros esploron ankau pri jenaj problemoj, kiel levi
la atmosferan kvaliton de Pekino, preventi kaj nuligi la tiean sabloshtormon,
protekti akvon de Yangzi-rivero, praktiki la politikon de naskolimigo
en nacimalplimultaj regionoj, ekspluati turismajn richfontojn en
okcidenta Chinio kaj disvolvi ekologian agrikulturon.
Revenu
|