Atenton al verda agrikulturo

    Chinio estas granda agrikultura lando kaj ankau lando, kiu produktas kaj konsumas multege da kemiaj insekticidoj. S-ro Mai Ciqiu, membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, kiu venis el Yunnan-provinco, montris grandan maltrankvilon pri tiu problemo: la kemiaj insekticidoj kun granda tokseco estas multe uzataj sur vastaj kampoj. En iuj lokoj de Chinio oni uzis kemiajn insekticidojn dum longa tempo sen scienca kontrolado, kio kauzis seriozan polucion al la ekologia medio. S-ro Mai proponis ellabori leghon pri kemiaj insekticidoj konvenan al la kondichoj de Chinio, starigi administran sistemon por regi la median polucion kauzitan de kemiaj insekticidoj kaj kontrolan reton, kaj fari liston de forigendaj kemiaj insekticidoj.

    Ankau s-ro Shen Jiaqi el Shandong-provinco, membro de la konferenco, montris grandan maltrankvilon pri la polua fonto multe kauzita en vilaghoj: Pro la shanghigho de la hejtajhoj en vilaghoj, multege da pajlo ne povas transformighi en sterkon kaj en somero kaj autuno ofte vidighas densaj fumoj de bruligita pajlo. Se la lokaj registaroj ellaboros koncernajn regulojn kaj doni grandan atenton al scienc-teknika servo por transformi kaj utiligi la pajlon, do la polucia fonto povas esti regata.

Revenu