La china
registaro elspezas chiujare por la higienaj aferoj 58.72 miliardojn
da juanoj, el kiuj 9.25 miliardoj estas por la kamparanoj. La chefaj
problemoj en la higienaj aferoj de la china kamparo kushas en tio,
ke tie la kuracaj ekipajhoj estas malbonaj kaj medicinistoj nesufichaj.
Por solvi
tiujn problemojn s-ro Wang Zhiqiong, membro de la Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, proponis
jenajn kontraurimedojn:
A.
Pliigi investon al la higienaj aferoj de la kamparo. Oni povas eltiri
certan proporcion el la impostoj, elspezi ghin al la higienaj aferoj
kaj enlistigi la primaran higienan sanprotektadon en la financan
budgheton de la registaro.
B.
Reformi la sistemon de administrado de la kuracaj aferoj en la kamparo.
Kuraghigi diversflankan investadon kaj disvolvon. La distriktaj
kaj subdistriktaj kuracejoj estu investataj de la registaro kaj
kolektivaj unuoj, kaj entreprenataj kooperative au private. Kaj
permesi al la socio kaj individuoj funkciigi profitodonajn kuracejojn.
C.
Starigi socian kuracan sistemon en la kamparo, kies investo dependas
chefe de la registara financo kaj due de kolektivo kaj loghantoj,
kun la celo kuraci gravajn malsanojn. En malrichaj lokoj la registaro
devas elspezi certan monsumon por fonduso de gravaj malsanoj kaj
tiamaniere iom post iom starigi diversmanieran kamparanan sanprotektan
sistemon.
Revenu
|