En
la 7-a de marto, La 4-a Sesio de la 9-a Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco de Chinio okazigis gazetaran konferencon, kaj 5 membroj
de la interkonsiligha konferenco reespondis la demandojn de la jhurnalistoj
pri akvo.
"Dank'
al 50-jara rezonado kaj esplorado pri pli ol 60 akvokondukaj linioj,
formighis la projekto de akvokonduko per tri linioj, nome orienta,
meza kaj okcidenta. La projekto interligos Yangzi-riveron, Huaihe-riveron,
la Flavan Riveron kaj Haihe-riveron, por konduki akvon de la sudo
en la nordon," s-ro Zhang Chunyuan, vicprezidanto de la Komisiono
de Homo, Richfonto kaj Medio de la konferenco, konigis la projekton.
Chiuj
kvin membroj de la interkonsiligha konferenco, kiuj cheestis la
gazetaran konferencon, estas kompetentaj veteranoj rilate akvoadministradon.
Wang Guangqian, profesoro de la Fakultato de Hidroelektra Inghenierio
de Qinghua-universitato, opiniis, ke oni nepre devas emfazi akvoshparon
efektivigante la projekton "konduki akvon de sude norden".
Antau chio oni devas konsciigi al la tuta popolo la gravecon de
akvoshparo, raciigi la prezon de akvo, chiuflanke disvastigi akvoshparan
teknologion, disvolvi akvoshparajn entreprenojn kaj fondi akvoshparan
socion. Samtempe kun akvoshparo oni devas chiamaniere altigi la
uzeblecon de akvo.
Zhang
Chunyuan diris, ke post la finigho de la konstruado, 38-48 miliardoj
da kubmetroj da akvo fluos en la nordon. Tio multe moderigos akvomankon
en la nordo kaj havos gravan signifon por restarigi kaj plibonigi
ekologian medion kaj disvolvi la okcidenton de Chinio.
Raportisto
demandis: " 'Fluigi akvon de la sudo en la nordon' estis la
revo de la gvidantoj de la unua generacio de la popola respubliko
kaj ankau de laborantoj de akvoadministrado, sed kial oni urghis
realigi ghin nun?" S-ro Chen Bangzhu diris: "Tiu ekstreme
granda projekto koncernas plurajn riverojn kaj bezonas grandan investon,
kaj por tio certe necesas longtempaj kaj seriozaj enketado, esplorado
kaj rezonado. En la lastaj jaroj pli kaj pli seriozighis sekeco
en la nordo, kaj pli kaj pli multaj homoj apelaciis por solvi la
akvokrizon de la nordo. Esplorado kaj rezonado de dekoj da jaroj
kaj antauprepara konstruado, precipe kompare altighinta ekonomia
povo danke la dauran disvolvighon de la ekonomio en la pasintaj
20 jaroj post la praktikado de la malferma politiko kaj reformado,
ebligis al ni komenci kaj rapidigi la konstruadon.
S-ro Xu,
kiu partoprenis en la projektado de akvokonduko de sude norden dum
multe da jaroj, diris, ke reguligo de akva richfonto estas grandega
fundamenta konstruado kaj rilatas al la komplikaj interrilatoj de
la interesoj inter la centra registaro kaj la lokaj registaroj kaj
tiujn inter la lokaj registaroj. Sole la altigo de akvobarajhoj
de la akvorezervejoj kaj konstruado de la trunka kanalo koncernas
transloghighon de 220 miloj da homoj. Tio rilatas al investa sistemo,
financa politiko, mediprotekto, leghofaro kaj aliaj gravaj sociaj
problemoj. Unuvorte, sen suficha ekonomia povo kaj penema antauprepara
konstruado, la projekto "fluigi akvon de sude norden"
estos malfacile efektivigebla.
Revenu
|