Chinio
estas granda agrikultura lando, tial temoj pri agrikulturo kaj kamparanoj
chiam vekis grandan intereson de la membroj de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (CPPIK).
Antau veno al la konferenco, s-ro Yang Zhaojian enketis pri la kialoj
influantaj la enspezon de kamparanoj, esploris la kanalon kaj metodojn
por kreskigo de la enspezo de kamparanoj kaj faris siajn proponojn.
S-ro Yang
diris, ke kresko de la enspezo de kamparanoj estas influata de multaj
faktoroj. Lau la nuna situacio, ghi dependas de tio, chu la reguligo
de la agrikultura strukturo konformas al la bezono de la merkato,
kaj de senchesa antauenpushigho de la proceso de merkatigho de nekamparanoj.
La enspezo de kamparanoj pli kaj pli firme krochighas al la disvolvigho
de neagrikulturaj produktajhoj.
Yang enketis pri 19 lokoj chirkau Shijiazhuang, chefurbo de Hebei-provinco,
kaj kompare pli alta estas la enspezo de kamparanoj de 8 el la 19
lokoj. Sube estas sperto de tiuj lokoj:
I.
Kompare rapide disvolvighas kamparaj entreprenoj. Dum 1997-1999,
miliono da kamparanoj dungighis al kamparaj entreprenoj, kaj la
totala salajro estis 5.22 miliardoj da juanoj (ch. 8 juanoj = 1
usona dolaro). Jaro post jaro kreskis la enspezo de tiuj dungitoj.
Oni povas diris, ke la kamparaj entreprenoj faris pli kaj pli grandan
kontribuon al la kresko de la enspezo de kamparanoj.
II.
Elstara avantagho de karakterizigha agrikulturo. Surbaze de avantaghaj
lokaj richfontoj, oni disvolvis karakterizighajn produktajhojn kaj
karakterizighajn industriojn kun alta valoro. Tio estas ghenerala
sperto en la lokoj kun kompare alta enspezo. Akvoproduktajhoj, kortobirdaj
ovoj, laktajho, frukto, legomo kaj nepoluitaj manghajhoj kreskigis
la kamparanan enspezon.
III.
Reguligo de strukturo de kampokulturado alportis altan profiton.
Reguligo de strukturo de kampokulturado havigis al la kamparanoj
de la lokoj stabilan fundamentan fonton de enspezo. Enketo montris,
ke malsamaj kampokulturaj strukturoj donas tre diferencajn enspezojn.
Ekzemple, sur sama parcelo, se oni kulturos legomon, li enspezos
5-6-oble ol se li kulturos grenon.
IV.
Evidentas la rezulto de apliko de scienco kaj teknologio al agrikulturo.
La teknologio de reproduktado kaj selektado de semo, la teknologio
de kulturado sur seka kampo, la antiinsekta kaj antimalsana teknologio
de agrikulturaj produktajhoj, disvastigo de establa agrikulturo
k.a. rimedoj ludas pli kaj pli gravan rolon por altigi la kvaliton
kaj kvanton de agrikulturaj kaj neagrikulturaj produktajhoj kaj
altigi la enspezon de kamparanoj.
V.
Proponoj por altigi la enspezon de kamparanoj:
a.
Rapidigi la disvolvon de edukado kaj scienca-teknika afero por altigi
la kvalifikitecon de kamparanoj;
b. Pli akcenti kulturadon kaj enkondukon
de kapabluloj;
c. Persisti en merkata direktado,
dependi de loka avantagho kaj rapidigi la pashojn de reguligo de
agrikultura strukturo;
ch. Antauenpushi urbanizon de la
kamparo, rapidigi reguligon kaj eskaladon de la kamparaj entreprenoj
kaj antauenpushi merkatighon de la kampara ekonomio.
Revenu
|