Kiam
raportisto demandis pri labordonado, s-ro Zhang Zuoji, ministro
de la Ministerio de Laboro kaj Socia Garantio, respondis: "Dum
la periodo de la Naua Kvinjara Plano labordonado karakterizighis
per novaj trajtoj: Kreskis la nombro de laboruloj, ke salajruloj
en la urboj kaj la kamparo kreskis je pli ol 35 milionoj da homoj;
shanghighis la strukturo de labordonado, ke laboruloj de la unua
industrio malmultighis je duono, kaj la kresko de laboruloj de la
terciara industrio estis multe pli rapida ol tiu de la dua industrio.
Rilate posedsistemon, rapide malmultighis laboruloj en la shtataj
entreprenoj, dum evidente multighis laboruloj en la privataj kaj
alilande investitaj entreprenoj; estos fundamente stabila la ghenerala
labordona situacio, kaj senlaboreco en 2000 estis 3.1%.
Zhang
Zuoji diris, ke en la periodo de la Deka Kvinjara Plano la china
registaro alprenos serion da rimedoj por teni la senlaborecon sub
5%: Samtempe kun progresigo de entreprenoj de alta scienco kaj teknologio,
disvolvi servajn entreprenojn, aktive disvolvi privatajn kaj individuajn
entreprenojn por laueble laborigi homojn, altigi la kvaliton kaj
laborkapablon de laboruloj, energie akceli starigon de laborula
merkato kaj kuraghigi senlaborulojn shanghi vidpunkton pri labordonado.
Revenu
|