En
1953 Chinio komencis la Unuan Kvinjaran Planon de sia nacia ekonomio
kaj en 2000 glate plenumis la 9-an. En 2001 la 10-a Kvinjara Plano
estis komencita. Dank' al la kontinua efektivigo de la kvinjaraj
planoj, levighis la ghenerala ekonomia forto kaj la nivelo de la
popola vivo de Chinio.
La Unua
Kvinjara Plano estis direktiva plano ellaborita sur la fono de planizita
ekonomio. La plano difinis multajn konkretajn celojn de ekonomia
kresko, ekzemple, lau la senshangha tarifo de 1952, la totala produktovaloro
de industriigo kresku je 98.3% kaj la totala valoro de podetala
vendo de varoj de la socio kresku je 80%, kaj tiuj celoj estu nepre
atingitaj.
La nuna
Deka Kvinjara Plano estas konsultigha plano ellaborita post la establigho
de la sistemo de la socialisma merkata ekonomio. Ghi nur skizis
gheneralan disvolvan celon, sed ne difinis konkretajn celojn de
ekonomia kresko. Ghi montras al la ekonomia disvolvigho chefe strategian
direkton kaj strategian skizon, kaj efektivigho de la celo de disvolvigho
dependos chefe de la direkto de politikoj de la registaro kaj de
la movo kaj reguligo de la baskulo de la interesoj.
Lau la
akcentitaj punktoj, oni povas rimarki, ke la Unua Kvinjara Plano
zorgis pli pri la skalo kaj kvanto de la ekonomia disvolvigho, dum
la Deka Kvinjara Plano akcentas la kvaliton kaj profiton. Tiu shanghigho
estis frukto de historia leciono.
Rimarkinde
estas, ke en la Deka Kvinjara Plano oni legas multajn novajn terminojn,
ekzemple interreto, elektronika komerco k.s. Tiuj novaj vortoj enkorpigis
la richan enhavon de la modernaj sciencoj kaj teknologio kaj la
rolon rilate reformadon de la mondo kaj shanghon de la pensmaniero
kaj konduto de la homoj.
Revenu
|