En la
Kvara Sesio de la Naua China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
trovighi tri oldaj membroj -- Israel Epstein, Sidney Shapiro kaj
Betty Chandler. Okcident-devanaj, ili havas shtatanecon de Chinio
kaj laboris en la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo.
Ili aghas 86 jarojn kaj de la 6-a konferenco estas ghiaj membroj
au membroj de ghia Konstanta Komitato.
Sidante
en rulsegho s-ro Israel Epstein akceptis intervjuon kaj diris ke
li kvarfoje vizitis Tibeton kaj bone konas la medion kaj klimaton
de la altebenajho. Sur la teritorio de Chinio Tibeto ankorau ne
konstruis fervojon pro neimageblaj malfaciloj, sed en la sesio la
china registaro aprobis la rezolucion por konstrui la Qinghai-Tibetan
Fervojon. Se tio sukcesos, Tibeto multe profitos.
S-ro Sidney
Shapiro havas usonan devenon, sed zorgas pri la Deka Kvinjara Plano
por la nova jarcento. Li ekscitighis pro progreso de la ekonomio
en la pasintaj 5 jaroj, altigho de la vivnivelo kaj bonigho de la
socia ordo.
Ankau
s-ino Betty Chandler havas usonan devenon. Shi trifoje rifuzis Falungong.
Menciante Falungong kaj sinbruligon de ghiaj maniuloj sur Tian'anmen-placo,
shi diris, ke oni devas fari leghon kontrau ghi.
Revenu
|