Nova Pekino

 
8 areoj de Pekino por media plibonigo difinitaj


    Por plibonigi la aeran kvaliton oni regos median poluon chefe en 8 areoj de sudorienta Pekino en 2003 kun la celo, ke la tagoj de bona vetero okupu 60% de la tuta jaro.

    Antaue sudorienta Pekino estis centro de serioze poluaj entreprenoj ekz. kemia, mashina kaj auta. En la lastaj jaroj la konstruado de Pekino rapide progresis kaj multe da poluaj entreprenoj estis translokitaj, tamen la medio de la areo ankorau bezonas plibonigon.

    En 2003 la mediprotekta departemento de Pekino prizorgos la medion chefe de tiuj 8 areoj. En la areoj pura energio anstatauos karbon, brulajhon de kaldronegoj de malpli ol 20 vaportunoj; la restoracioj kaj manghejoj de entreprenoj devos starigi instalajhojn kontrau fulgo; poluaj entreprenoj devos plu redukti poluon; oni grandskale verdigos nudan teron, riparos vojojn el tero kaj difektitajn vojojn, plantos verdajhojn ambauflanke de la shoseoj, enterigos diversajn balaajhojn kaj preventos poluon de polvo en konstruejoj.

Revenu