Lau
la postulo de la Internacia Olimpika Komitato kaj la chefa
projekto de pekinaj olimpikoj, la retejo de la Pekina Olimpika
Komitato (www.beijing-2008.org) levighos al mezgrada retejo.
En la jaro 2008 ghi farighos altgrada retejo, pere de kiu
oni povos rekte acheti biletojn por olimpiaj ludoj. Lastatempe
la Pekina Olimpika Komitato organizis la kunvenon por diskuti
la konstruan projekton de la retejo. La TTT-ejo de la retejo
restos senshangha. Ghi servos por publikigi informojn kaj
havas funkcion de serch-motoro, krome ankau donos servon pri
informoj de pekina medio kaj trafiko, kaj lauperiode starigos
sistemojn pri registrigho, aligho kaj informo-intershangho
pere de la retejo. Ankau la surreta videa sistemo estos establita
de la retejo.
Revenu
|