Pekino-Olimpikoj

 

Projekto pri la Nagha Centro de Chinio publikigita



    Antau nelonge en la Pekina Internacia Konferenca Centro publikighis 10 projektoj pri la Nagha Centro de Chinio, faritaj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Fakuloj opinias, ke 3 el ili estas elstaraj, kaj el tiuj la projekto "Akva Kubo" altiris al si multe da rigardantoj. Oni prenos la rezulton de la baloto de la publiko kaj tiu de la fakuloj kiel referencon por la prijughado. La rezulto publikighos la 20-an de julio. Ghis hodiau la Prepara Komitato de la Pekinaj Olimpikoj reprenis pli ol 600 balotilojn.

    La konstruado la Nagha Centro de Chinio komencighos antau la fino de 2003 kaj plenumighos en 3 jaroj.

 

Revenu