Unu
el la 60 gravaj konstruajhoj en 2003, la Pekina Internacia
Foiro de Autoj, estis publike adjudikata al la tuta mondo.
Kaj antau nelonge la projektoj faritaj de Usono, Japanio,
Germanio, Kanado kaj Chinio estis elektitaj por prijughado.
Post publikigho
de la adjudiko de la Pekina Internacia Foiro de Autoj 30 projektaj
entreprenoj montris sian volon partopreni la konkurencon.
La koncerna departemento faris internacian adjudikon de la
projekto, kio vekis grandan atenton kaj energian partoprenon
de multaj projektaj entreprenoj.
La nomita foiro
situos en la suda parto de Pekino. Kun areo de 57.68 hektaroj
ghi inkludos foiron de autoj, eksponejon de famaj autoj, vendejon,
domon de autoj kaj informan centron. Por tiu projekto la shtato
investos sume 4 miliardojn da juanoj. La foiro estos finkonstruita
en 2006. La konstruado komencighos en la fino de 2003.
Revenu
|