Lastatempe
la Scienc-teknika Komisiono por la Pekinaj Olimpikoj anoncis,
ke estis lanchitaj 10 grandaj scienc-teknikaj programoj por
la Olimpikoj kaj serioj da rilataj gravaj programoj, kio signifas,
ke la scienc-teknikaj olimpikoj eniris en la periodon de grandskala
praktikado.
La
10 programoj tushas esploradon kaj praktikadon por dighita
trafiko de Pekino, esploradon de elektra autobuso, senpolua
energio, teknikoj por sablobaro kaj sablorego, malgranda observa
satelito de alta teknologio, dighita sistemo de multlingva
servo, sekuriga tekniko de manghajhoj, informa sekureco kaj
softvara sistemo pri la Olimpikoj, normoj de senpolua konstruado
kaj ekzameno de ekscitajhoj kaj rilataj ekipajhoj. Tiuj garantios
suksesan okazigon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj akcelos
grandan progreson en gravaj kampoj.
Nun
oni jam faris plenan projekton por praktikado de scienc-teknikaj
programoj de la Olimpikoj kaj lanchis 167 programerojn. La
programoj plenumighos inter 2004 kaj 2008.
Revenu
|