Ekde
la 23-a de augusto de 2003, pekinanoj rajtas elekti la plej
shatatan projekton de la Shtata Sporthalo kaj Olimpika Vilagho
por la Olimpiaj Ludoj de 2008. Por la du konstruajhoj estas
po 5 projektoj, kiuj estas publikigitaj en la Pekina Investa
Platformo (www.bjinvest.gov.cn). Oni povas elekti la plej
shatatan.
La
Shtata Sporthalo kun 19 mil sidlokoj estos multfunkcia. Kaj
la Olimpika Vilagho liveros loghejon kaj ripozejon al diverslandaj
sportistoj, trejnistoj kaj oficistoj partoprenantaj la eventon.
La
elektado sur reto finighos en la 31-a de augusto. Por bone
koni la projektojn pekinanoj povos senpage rigardi la projektitajn
modelojn de la 29-a ghis la 31-a de augusto kaj elekti la
plej bonajn en vizitado.
Revenu
|