|
Boteloj de kokakolo kun
emblemo de la 29-aj Olimpikoj
|
La
4-an de augusto, 2003, publikighis la emblemo de la 29-aj
Olimpikoj en 2008. En la sekvanta tago trinkajho kokakolo
kun tiu marko aperis en Carrefour kaj aliaj grandaj superbazaroj
de Pekino. Tiutage sole en la superbazaro de Beitaipingzhuang
oni vendis pliajn 20 grandajn kestojn da boteloj da kokakolo.
Kokakolo-kompanio
kiel kontribuanto la unua ricevis rajtigon de la Organiza
Komitato por la Pekinaj Olimpikoj uzi ties emblemon kaj la
unua utiligis la merkatan shancon kaj komencis komercan konkurencon
je la 29-aj Olimpikoj.
Kiel
la plej granda sportkunveno, la Olimpikoj sendube liveras
grandegan shancon por komercado. Respondeculo de Kokakolo-kompanio
diris, ke la kompanio pliigos sian investon en Pekino en la
venontaj 5 jaroj. Li diris, ke la celo kompreneble estas la
grandega merkato por la 29-aj Olimpikoj.
Oni
diris, ke krom la kompanio Kokakolo ankau aliaj entreprenoj
deziras profiti de tiu shanco. Ili jam ellaboris au ellaboros
planon por investi la merkaton kaj neniel preterlasos la grandan
komercan shancon je la Olimpikoj.
|
T-chemizo kun emblemo de
la 29-aj Olimpikoj
|
La
emblemo de la Olimpikoj estas kerna richajho de intelekta
proprieto, char ghi entenas ne nur grandan kulturan enhavon,
sed ankau komercan valoron.
Fakte,
publikigo de la emblemo de la 29-aj Olimpikoj estis nur preludo
de la pinta plano "La Olimpikaj Partneroj" farita
de la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj, kies vicprezidanto
Jiang Xiaoyu diris, ke ghia influo estas pli granda ol aliaj
markoj kaj rigardata kiel la plej valora richajho en la merkata
ekspluatado, kaj vendi ghian uzrajton estas unu el la gravaj
kanaloj kolekti pli ol miliardon da usonaj dolaroj por la
29-aj Olimpikoj.
La
plano ampleksas chiujn merkatajn aferojn de Chinio, konsentite
de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Organiza Komitato
por la 29-aj Olimpikoj. Ghi donos grandan komercan shancon
al chinaj kaj alilandaj entreprenistoj. Ghi konsistas el tri
partoj, t.e. la plano de la kontribuantoj, tiu de la liverantoj
kaj tiu de la privilegiaj entreprenoj.
|
Emblemo de la 29-aj Olimpikoj
|
La
modelo por kontribui al la Olimpikoj estas trispeca, t.e.
internaciaj kontribuantaj entreprenoj, ordinaraj entreprenoj
kaj kontribuantoj de la gastiganta lando.
La
entreprenoj, kiuj farighis Olimpikaj partneroj, havas serion
da privilegioj. Ili rajtas uzi diversajn markojn de la Olimpikoj
en la tuta mondo kaj la plej grava estas ekskluziva principo.
En chiu sfero oni permesas varojn de nur unu entrepreno, dum
la alispecaj estas malpermesataj.
Ghis
nun 9 entreprenoj jam subskribis kontrakton por esti Olimpikaj
partneroj en 2005-2008 lau la plano. Oficisto pri merkato-ekspluato
de la internaciaj Olimpikoj diris, ke tio estas rara en la
historio kaj tio montras, ke la transmaraj grupoj realigos
la komercan strategion utiligante la 29-ajn Olimpikojn.
Lau
la kutimo de la Internacia Olimpika Komitato, en la pasintaj
jaroj estis maksimume 12 Olimpikaj partneroj, nun restas ankorau
kelke da vakaj lokoj. Sed pro granda investado la Olimpikaj
partneroj restas monopoligataj ekskluzive de la plej grandaj
kompanioj de la mondo kaj ghis hodiau neniu china kompanio
kontaktis tiun planon, tamen iuj potencaj kompanioj havas
tiun intencon. La prezidanto de la Merkat-ekspluata Komisiono
de la Internacia Olimpika Komitato diris: "Nun ni faras
traktadon kun iuj chinaj entreprenoj pri tio." Li deziris,
ke tiukampe sukcesu ankau chinaj entreprenoj.
|
Jacques Rogge en la inauguro
por lanchi la pintan planon "La Olimpikaj Partneroj"
|
Nun
pluraj transmaraj kompanioj konkurencas pro la vasta merkato
tenata de la 29-aj Olimpikoj. Por akiri la rajton kontribui
autojn al la 29-aj Olimpikoj germana, usona kaj korea entreprenoj
nun faras akran konkurencon, kvankam oni jam faris kelke da
traktadoj. Krome ankau bieraj, bankaj, petrolaj kaj kemi-industriaj
entreprenoj faras tian konkurencon por esti Olimpikaj partneroj.
Oni
faris konkurencon rilate la komercan shancn de la Olimpikoj
sur chiuj kampoj. Urbestroj kaj ambasadoroj de pluraj landoj
en Chinio faris specialan viziton al la Organiza Komitato
por la 29-aj Olimpikoj por serchi shancon kunlabori kun Pekino
kaj ankau iuj komercaj chambroj faris similan laboron kun
la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj. La australia
komerca chambro konigis al Pekino sian sperton en gastigo
de la Olimpikoj kaj venigis 50 famajn entreprenistojn al Chinio
por komerca seminario. Septembre de 2003 en Pekino okazis
la Ekspozicio de Arkitekturaj Atingoj. La franca registaro
organizis delegacion de unuarangaj mediprotektaj kaj trafikaj
entreprenistoj por okazigi ekspozicion en Pekino cele gajni
pli da mendiloj.
Respondeculo
de la Disvolva kaj Reforma Komisiono de Pekino diris: "La
entreprenoj havas multajn shancojn krom esti kontribuantoj
de la Pekinaj Olimpikoj, se ili volas partopreni ilin."
En
la venontaj 5 jaroj Pekino asignos al la urba konstruado 280
miliardojn da juanoj, el kiuj 64% estas por konstruado de
fundamentaj instalajhoj. Parto de la asignita mono estos uzata
por konstrui novajn Olimpikajn stadionojn kaj sporthalojn,
rekonstrui la ekzistantajn konstruajhojn, perfektigi la aerodromon,
trafikan sistemon kaj autovojojn, ekipajhojn pri gaso, elektro,
traktado de malpura akvo kaj reguligo de rivervojoj kaj plifortigi
TV-elsendon kaj telekomunikan sistemon.
Pekino
promesis, ke en 2008 60% de la pekinaj loghantoj havos poshtelefonon,
sed nun nur 30% havas tian telefonon. Kaj plie oni disvastigos
larghrubandan, telekomunikan sistemon en la Olimpikaj Stadionoj
kaj Sporthaloj kaj la Olimpika Vilagho. IBM antau longe jam
trovis tiun shancon. Ghia china kompanio diris, ke ghi volontos
helpi Pekinon en gastigo de la 29-aj Olimpikoj per sia richa
sperto kaj avangardaj teknologioj.
Pekino
proponis verdajn Olimpikojn kaj tio forte interesis Michelin-kompanion
(grupo), la plej grandan kompanion de pneuoj. Ghia reprezentanto
diris, ke lia kompanio konigos al Chinio la novajn teknologiojn
kaj artojn pri media protekto de pneuoj, iliaj renovigo kaj
repreno.
Vivendi
estas la plej granda mediprotekta entrepreno de la mondo.
Proparolanto pri ghiaj internaciaj aferoj diris, ke la kompanio
deziras dividi kun Pekino sian sperton en konstruado de sporthaloj
por la Sidnejaj Olimpikoj kaj helpi Pekinon en arangho de
la servaj aktivadoj koncerne mediprotektadon, kiaj akvotraktado,
media higieno, energia servado, publika transporto kaj aliaj.
La
mondfama reklama kompanio Ogilvy kaj Mather kredas, ke dank'
al siaj kapabloj ghi havas shancon helpi Pekinon en arangho
de la publikaj rilatoj kun la tuta mondo.
Pekino
planas konstrui 15 novajn stadionojn kaj sporthalojn por la
29-aj Olimpikoj, el kiuj ghis hodiau nur la Shtata Sporta
Stadiono jam havas sian leghopersonon. Ghi decidis fari adjudikon
tra la tuta mondo por 6 novaj stadionoj kaj sporthaloj.
Revenu
|