Lastatempe
la 21-a Internacia Festivalo de Sporta Televizio kaj Filmo
fermighis en Milano, Italio, kaj "Nova Pekino, Grandaj
Olimpikoj", filmo invitanta Olimpikojn al Pekino, gajnis
3 premiojn.
951 filmoj el pli ol 40 landoj kaj regionoj konkuris en la
festivalo, kaj 192 el ili fine eniris la finalon. "Nova
Pekino, Grandaj Olimpikoj" reghisorita de Zhang Yimou,
fama china reghisoro, gajnis 3 premiojn, nome Premion de la
Plej Bona Filmo, Premion de la Internacia Olimpika Muzeo kaj
Premion de Honora Girlando por la Plej Bona Sporta Filmo en
dokumenta filmogrupo.
La filmo "Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj" estis
projekciita en la malferma kaj ferma ceremonioj kaj akiris
altan takson de specialistoj kaj filmistoj diverslandaj. La
organiza komitato de la festivalo instalis grandan ekranon
sur la urbocentra placo kaj en 9 horoj chiutage projekciis
"Nova Pekino, Grandaj Olimpikoj", kiu altiris al
si multajn loghantojn kaj turistojn en la urbo.
Revenu
|