 Autune
de 2002 Changpu-rivero oriente de Tian'anmen-pordego, en la
centro de Pekino, estis denove fosita. La klara akvo zigzagas
orienten. La nove konstruita parko che ghi farighis loko por
promenado kaj ripozo de pekinaj loghantoj.
La
renaskighon de la antikva Changpu-rivero oni shuldas al veterana
pekina hidrologo Duan Tianshun, reprezentanto de la Pekina
Popola Kongreso.
S-ro
Duan estis elektita reprezentanto de la 9-a, 10-a kaj 11-a
Pekinaj Popolaj Kongresoj. De infaneco li havas apartan amon
al la riveroj kaj lagoj de Pekino. Dum kelkdekjara laborado
en hidrologia departemento de la urbo li kompilis "Notoj
pri Akvomastrumado de Pekino" kaj partoprenis konstruon
de riveroj kaj lagoj de la urbo. Post la 80-aj jaroj de la
20-a jarcento la poluado kaj shtopigho de riveroj kaj lagoj
de Pekino forte dolorigis lian koron. Emeritighinte, li daure
prizorgas la bonordigon de la pekinaj riveroj kaj lagoj.
La
akvofonto, kiel animo de la urbo, estas atentata pli kaj pli
multe de la publiko. La pekina registaro komencis akvoutiligan
konstruadon lau la gvidpenso "fari sintezan bonordigon
kun akvo kiel la centro".
Decembre de 1998 la Pekina Popola Kongreso diskutis pri bonordigo
de la riveroj kaj lagoj de la urbo por krei belan medion.
Duan Tianshun prezentis al ghi sian proponon protekti la historian
kulturan tradicion kaj la kompletan aranghon por manifesti
la nacian moron, lokajn trajtojn kaj epokan spiriton. Li proponis
restarigi la funkcion de Changpu-rivero kaj Junula Lago en
suda urbo. Lia parolado vekis fortan ehhon en la kongreso.
Post la kongreso li vizitis multe da loghantoj por enketado.
En 2000 en la urba kongreso li faris 4 proponojn, inkl. de
denova fosado de Changpu-rivero.
Changpu-rivero,
500 m. longa, estis parto de la Ora Rivero ekster la Imperiestra
Palaco en Ming-dinastio (1368-1644). Tiam che ghi estis palaca
konstruajharo. La refosado de la rivero kaj bonordigo de aliaj
riveroj kaj lagoj havas striktan rilaton al protekto kaj reaperigo
de la historia fizionomio de Pekino.
La
propono de Duan estis alte taksata de la pekina registaro.
En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Changpu-rivero farighis
kashita kaj post tio oni faris provizorajn konstruajhojn super
ghi. Por restauri la originan fizionomion de Pekino, la urba
registaro decidis denove aperigi Changpu-riveron, la chirkaufosajhon
kaj Junulan Lagon kaj malkonstrui la provizorajn konstruajhojn
super ghi.
Nun
dank' al akvoreguligo, shlim-forigo, plantado de herboj kaj
arboj sur la bordoj, la menciitaj lokoj farighis pli kaj pli
belaj. Antau tiuj grandaj shanghighoj s-ro Duan sentis grandan
ghojon.
Revenu
|