Nova Pekino

 
Pekino


    Pekino, la chefurbo de la China Popola Respubliko kaj la politika kaj kultura centro de Chinio, havas pli ol nau milionojn da loghantoj kaj areon de pli ol 16 800 kvadrataj kilometroj. Ghi dividighas en dek distriktojn kaj nau guberniojn.

    Ghi situas sur la norda latitudo 39¡ã56' kaj la orienta longitudo 116¡ã 20', 44.38 metrojn super la marnivelo, che la norda fino de la Nord-Chinia Ebenajho. Tiu tereno chirkauita de montoj en tri flankoj norda, orienta kaj okcidenta -- similas al golfo, pro tio oni nomas ghin "Pekina Golfo".

    Pekino havas kontinentan musonan klimaton. Ghi estas unu el la regionoj kun plej abunda precipitajha en la Nord-Chinia Ebenajho. Ghia meznombra jara precipitajha kvanto estas 630 milimetroj kaj ghia meznombra temperaturo 11.8¡ãC. Ghia somero estas varmega kaj pluvoricha kaj vintro frosta kaj seka. Ghiaj aliaj du sezonoj ne longe dauras. Ghia plej malvarma monato januaro havas meznombran temperaturon de 6¡ãC sub la nulo, kaj ghia plej varma monato julio havas meznombran temperaturon de 26¡ãC. En la mezo de novembro komencighas ghia vintro, kiu dauras kvar monatojn. Ghi havas pli ol ses senprujnajn monatojn.

Revenu