Konstrui
la Olimpian Vilaghon lau la plej avangarda mediprotekta teknologio
estas unu el la projektoj de la Pekina Adjudika Komisiono
por Olimpikoj.
Lau
plano, la Olimpika Vilagho sin hejtos per tervarmo kaj aliaj
senpoluciaj energioj, sed ne tradicia brulajho; por iluminado
oni ne bezonos plu fosi kablokanalojn kaj teksi araneon da
elektraj dratoj, kaj sunenergia ilumina sistemo povos facile
solvi la problemon; kaj krome la chiutaga rubo kaj mediciaj
forjhetajhoj turnighos en organikan sterkon post traktado.
Lau
la frapfrazo "verdaj Olimpikoj" de la Pekina Adjudika
Komisiono, oni devas ne nur starigi novan sistemon de komuna
mediprotektado de la registaro, entreprenoj kaj civitanoj
por bonigi la kvaliton de la medio de Pekino kaj akceli dauran
disvolvighon de la urbo, sed ankau laueble eviti malbonan
influon de Olimpikoj sur la medion.
Ekzemple
akvo. Dum la Olimpikoj dek miloj da sportistoj bezonos 1.4
mil tunojn da varma akvo por bano en kulmina horo, kaj tion
la sunenergia akvosistemo tute povos plenumi. Post sendamaghigado
la uzita akvo povos esti uzata en akvumado de la gazonoj en
la Olimpika Parko kun areo de 760 hektaroj, kaj la kvanto
de la akvo ekvivalentas 300 milimetrojn da atmosfera precipitajho,
kaj tiuj gazonoj povos asimili malutilan gason ellasitan de
la autoj en la parkejo.
Krome,
oni multe konsideris pri la utiligo de la konstruajhoj de
la Olimpika Vilagho post la Olimpikoj. Se Pekino sukcesos
akiri la permeson gastigi la Olimpiajn Ludojn, oni adjudikos
pri acheto de mediprotektaj materialoj kaj arkitektura projekto
en- kaj eksterlande, cele akiri plej avangardan mediprotektan
teknologion, por ke post la ludoj la Olimpika Vilagho farighos
modela logh-kvartalode Chinio de daura disvolvigho.
Revenu
|