Se
Pekino sukcesos ricevi la permeson gastigi la Olimpiajn Ludojn
de 2008, oni bezonos 37 konkursejojn kaj 58 trejnejojn por
28 sportaj branchoj. 32 el tiuj sportejoj lokighos en Pekino.
13 el la nunaj sportejoj de Pekino estos taugaj por la konkursoj,
kaj la Pekina Adjudika Komisiono por Olimpikoj (PAKO) planos
konstrui ankorau 19 sportejojn. La rekonstruado, projektado
kaj situigo de konstruejoj plene manifestos la ideon de la
pekinanoj "verdaj, scienc-teknologiaj kaj humanismaj
Olimpikoj".
La
Olimpikaj sportejoj karakterizighas per relativa koncentrigho
kaj racia sporadeco, kio oportunos al la organizado de la
konkursoj. Ili konsistigos unu centran regionon kaj tri branchajn.
La centra situos en la Olimpika Parko de Pekino, kun areo
de 1210 hektaroj. Inter ili 760 hektarojn okupos forstoj kaj
450 hektarojn kovros Internacia Sporta Eksponejo. Lau plano
en la parko oni konstruos 14 sportejojn. La 3 branchaj regionoj
situos en la universitata regiono en Haidian-distrikto de
Pekino, en la okcidenta logh-kvartalo ekster la dua cirkla
autovojo de Pekino kaj en la norda pitoreskejo.
PAKO
konsideris pri la utiligo de la sportejoj post la konkurso.
La centra regiono servos por distrado, gimnastikado, vizitado
kaj amuzado de la urbanoj, kaj la Olimpika Vilagho farighos
altkvalita logh-kvartalo.
Revenu
|