Gastigado
de Olimpikoj de 2008 estas historia shanco de Pekino, tio
certe rapidigos modernigon de la urbo.
En
la venontaj 5 jaroj Pekino investos 180 miliardojn da juanoj
por 142 konstruaj projektoj, el kiuj 90 miliardoj da juanoj
estos uzataj por konstrui ekspresan trafikan reton, ampleksantan
subterajn fervojojn, traurbajn fervojojn, ekspresajn shoseojn
kaj flughavenojn, 45 miliardoj por medi-protektado, 30 miliardoj
por konstruado de informadiko, elektronizo de komerco, registaraj
aferoj kaj edukado en Interreto kaj la aliaj 15 miliardoj
por konstruado de fundamentaj instalajhoj por vivo.
Krome
la 29 Olimpikaj instalajhoj bonigos la vivkondichojn de pekinanoj.
En la venontaj 5 jaroj Pekino rekonstruos malnovajn domojn
kun areo de 9 milionoj da kvadrataj metroj. La pokapa loghaero
atingos 18 kvadratajn metrojn. La urbo konservos sian antikvan
karakteron. Nun ghi investas 330 milionojn da juanoj kaj uzas
1.4 miliardojn da juanoj investitajn de la socio por ripari
la historiajn restajhojn.
Gastigi
la Olimpikojn de 2008 por Pekino ne nur estas akcelilo de
ekonomio kaj socia disvolvo, sed ankau profunde influas la
ideologion de pekinanoj. La disvolvo de la historia urbo Pekino
multe progresos pro la gastigado de la Olimpikoj.
Revenu
|