Pekino
estas konata kiel unu el la antikvaj urboj de Chinio. Antau
500 mil jaroj jam vivis Pekin-homoj en Zhoukoudian, chirkau
50 kilometrojn sudokcidente de Pekino.
En
la komenca periodo de la china sklava socio aperis la primitiva
tribo de Pekino. Tiun tempon en Chinio regis Shang-dinastio,
kiu kreis skriban lingvon. En la dekunua jarcento a.K. Zhou-dinastio
anstatauis Shang-dinastion kaj fondis shtaton kun evoluinta
sklava sistemo. En tiu tempo rapide disvolvighis la primitiva
tribo de Pekino kaj ghia loko poste farighis la fama urbo
Jicheng, kiu estis la plej frua nomo de Pekino.
En
la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) estis sep regnoj:
Qi, Chu, Yan, Han, Zhao, Wei kaj Qin. Inter ili okazis intensa
porhegemonia batalado dum pli ol 200 jaroj. La regno Qin aneksis
la aliajn ses regnojn kaj unuigis la tutan Chinion. Ying Zheng,
regho de Qin-dinastio, fondis feudan shtaton kun centralizita
povo. Ekde la Okcidenta Han-dinastio (206-25 p.K. ) Jicheng
estis grava loko por ekonomia kaj kultura intershangho inter
la hanoj kaj aliaj nacioj en nordorienta Chinio. En Sui-dinastio
(581-618) Jicheng farighis loko kun la administracio de la
prefektujo Zhuo. En Tang-dinastio (618-907) la administracio
de la prefektujo Youzhou prenis lokon en Jicheng.
En
la komenco de la deka jarcento la politika pozicio de Pekino
farighis pli kaj pli grava en la tuta lando. Liao-dinastio
(907-1125) prenis ghin kiel sian vicchefurbon kaj nomis ghin
Yanjing. La poste levighinta Jin-dinastio (1115-1234 ) prenis
ghin kiel sian chefurbon kaj alinomis ghin Zhongdu. La regnantoj
de Liao kaj Jin konstruigis sian provizoran palacon en la
loko de la hodiaua parko Beihai. En la mezo de la dektria
jarcento Yuan-dinastio (1206-1368) starigis chefurbon sur
la bazo de la provizora palaco de Jin-dinastio lau sia nova
konstrua projekto kaj donis al ghi la nomon Dadu. En 1368
Zhu Yuanzhang, gvidanto de kamparana insurekcia armeo, renversis
Yuan-dinastion kaj fondis Ming-dinastion. Li gvidis norden
siajn insurgentojn kaj kaptis Dadu, kiun li alinomis Beiping.
En 1402 la Ming-dinastia imperiestro Chengzu translokis la
chefurbon de Nankino al Beiping kaj shanghis ghian nomon en
Pekinon. En la mezo de la deksesa jarcento oni konstruis eksteran
muregon chirkau Pekino. Ankau Qing-dinastio (1644-1911) prenis
ghin kiel sian chefurbon kaj konstruigis tie multajn ghardenojn.
Post
la venko de la china popola revolucio en 1949 Pekino farighis
la chefurbo de la nova respubliko. De tiam Pekino travivis
multajn shanghojn.
Revenu
|