Nova Pekino

 
Pekinanoj richighantaj


  En la periodo de la Naua Kvinjara Plano (1996-2000), Pekino jam atingis sian duan strategian celon. La vivnivelo de pekinanoj plialtighis. Laustatistike en la jaro 2000 la totala enlanda produktovaloro de Pekino estis 246 miliardoj da juanoj (1 usona dolaro egalas 8.3 juanojn), je 11% pli multe ol tiu de la jaro 1999. La pokapa produktovaloro atingis 22 mil juanojn. Nun Pekino jam atingis la celojn de ekonomia kaj socia disvolvo. En la kvin jaroj la ekonomia produktokvanto jam superis 1000 miliardojn da juanoj, kaj la jara meza rapideco de kresko estis 10%.

    En la jaro 2000, la disponebla monsumo de pekinanoj la unuan fojon superis 10 mil juanojn, dekalkule de la preza faktoro, fakte altighis je 8.9% kompare kun la jaro 1999. La enspezo de kamparanoj kreskis plej multe ekde la jaro 1995. La neta pokapa enspezo de kamparanoj de Pekino estis 4687 juanoj, je 7.3% pli multe ol tiu de la jaro 1999. Krome la pekina registaro antau chio disvolvis edukadon. En la kvin jaroj ghi elspezis 70 miliardojn da juanoj por edukado. 40% de la 18-22-jaruloj ricevis superan edukadon, kio estis rekorda en la lando. Laustatistike la ghenerala nivelo de sanstato de pekinanoj estis alta en la evoluantaj landoj kaj ech proksima al tiu de la evoluintaj landoj.

Revenu