Ekde
la 1-a de januaro la magistrato de Pekino alprenis severan
rimedon por regado de ellasita gaso el autoj kaj la autoj
sen mediprotekta signo devas akcepti kontrolon du fojojn
jare, por ke pli ol 90% de la autoj estu kvalifikitaj tiuflanke.
En
la pasintaj 10 jaroj la autoj de Pekino chiujare multighis
je 10% kaj tio kauzis gravan aeran polucion. Por regado
de la polucifonto, en 1999 la magistrato de Pekino difinis
normojn, kiom tiuj de Europo en la 90-aj jaroj de la 20-a
jarcento kaj disvastigis puran fuelon. Ghis la fino de 2000
transformighis 180 mil legheraj autoj kaj 26 mil taksioj.
1.3 mil busoj uzantaj naturan gason ekfunkciis. Pekino farighis
la plej granda konsumanto de pura fuelo. Lau statistiko
pli ol 80% de autoj atingis la difinitan normon pri ellasita
gaso.
Revenu