En
la lasta fojo oni deziris, ke dank' al okazigo de la Olimpikoj
plibonighos la loghkondichoj kaj trafiko, sed chi-foje oni
donas la atenton chefe al la urba medio k.a. Pro tio la pekina
registaro lanchis la agadon por verdaj Olimpikoj.
Augusto
de 2000 la Plenuma Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato
aprobis Pekinon kaj aliajn 4 urbojn kiel kandidatojn por invito
de la Olimpikoj en 2008. Tiuj 5 urboj havas chiu siajn proprajn
trajtojn. Krom la antikva kulturo de Pekino, la fervoro de
la 1.3 miliardoj da chinoj certe estas multe atentata de la
internacia publiko. Kvankam ghia mediprotektado gajnis ne
tiom multajn poentojn, tamen ghi reformas sin lau bona plano,
kiun laudas ankau la Plenuma Komisiono.
La plano
koncernas stadionojn, sportajn halojn, sportajn aparatojn,
plibonigon de la medio kaj aliajn. Pekino, urbo ne malserioze
poluita, devas fari grandan penadon por atingi radikalan plibonigon
de sia medio. Kiel do iras ghia penado por inviti la Olimpikojn
kaj kiujn rimarkigojn havas la pekinanoj en tiu laboro?
Jen ekzemplo:
Antau nelonge usona jhurnalisto el Atlanto vizitis Pekinon
kaj foje li veturis per taksio, kondukata de s-ro Meng. La
jhurnalisto demandis lin, kian opinion li havas pri penado
de Pekino por inviti la Olimpikojn. S-ro Meng respondis: "Se
ni sukcesos, la trafiko, enoficigo kaj turismo de nia urbo
ege plibonighos. Chiuj pekinanoj deziras sukceson. Mi loghas
en la suda parto de la urbo. Eble la loghkvartalo, kie trovighas
mia hejmo, estos malkonstruita kaj tiam ni havos novan loghdomon."
La jhurnalisto de Atlanto, kie okazis antau 4 jaroj la Olimpikoj,
estis kortushita de la simpla, sed konfidencema respondo kaj
publikigis artikolon en sia jhurnalo multe laudantan la firman
volon de ordinaraj chinoj por inviti la Olimpikojn.
La vortoj
de s-ro Meng montras, kiel ordinaraj chinoj traktas Olimpikojn.
Ili opinias, ke Olimpikoj portos al ili shancon por plibonigi
la vivmedion. Tian sintenon havas ankau popolaj medi-protektaj
organizoj kaj registaroj. En tio kushas ankau la diferenco
de iliaj chi-foja kaj lastfoja petoj pri invito de la Olimpikoj.
En la lasta fojo oni deziris, ke dank' al okazigo de la Olimpikoj
plibonighos la loghkondichoj kaj trafiko, sed chi-foje oni
donas la atenton chefe al la urba medio k.a. Tio ja estas
progreso. Kompreneble tio havas ankau rilaton kun atento de
la Internacia Olimpika Komitato, kiu prenas medion kiel unu
el la faktoroj utilaj al okazigo de Olimpikoj, same kiel sportoj
kaj kulturo.
La 24-an
de augusto 2000 publikighis la plano "Verdaj Olimpikoj"
por radikale plibonigi la medion de Pekino, kiu strikte rilatas
kun invito de la Olimpikoj. Lau tiu plano ekde 2007 Pekino
uzos ekskluzive purajn energiojn kaj en 2004 praktikos la
normon pri vostgaso de la legheraj autoj, egalan al la europa
normo n-ro 2, efektivigos sintezan traktadon pri klasifika
repreno de rubo, neniigos industrian poluon, translokos 200
fabrikojn el la urbaj kvartaloj kaj verdigos 40% de la urbo.
El la plano vidighas, ke Pekino bezonas urghan mediprotektadon.
La plano esprimas tiel la firman volon de la loghantoj de
Pekino pri plibonigo de la medio kiel la deziron inviti la
Olimpikojn. Ghuste pro tio la chi-foja peto pri invito de
la Olimpikoj estas multe subtenata kaj komprenata de la publiko.
S-ro Liao
Xiaoyi, respondeculo de la Medi-kultura Centro de Tergloba
Vilagho, popola mediprotekta organizo, diris, ke la chi-foja
verdiga aktivado por la Olimpikoj starigis ekzemplon de mediprotektado
per komuna agado de la registaro kaj popolo. Por realigi la
planon, ke Pekino havos la bluan chielon kaj klaran akvon,
oni lanchis konferencon por realigi la verdajn Olimpikojn,
partoprenatan de registaraj departementoj, entreprenoj, mediprotektaj
establoj, popolaj organizoj kaj civitanoj de Pekino.
Estas klare,
ke la peto pri invito de la Olimpikoj al Pekino jam farighis
movforto por akceli la laboron de diversaj departementoj de
la pekina registaro. S-ro Wang Guangtao, vicprezidanto de
la Pekina Komitato por Invito de la Olimpikoj kaj vicurbestro
de Pekino, diris, ke la chi-foja agado por verdaj Olimpikoj
estas tre utila por radikale plibonigi la medion de Pekino.
Oni prezentis la sloganon "Olimpikoj verdaj, scienc-teknikaj
kaj humanistikaj". La pashoj por verdaj Olimpikoj estas
malfacile atingeblaj, tamen bone faritaj kun iaj fruktoj.
En Chaoyang-distrikto,
Pekino, jam finkonstruighis modela strato unu km longa kun
Olimpikoj kiel temo. Aprile de 2000 oni borderis tiun straton
per gazonoj de 7000 kvadrataj metroj, kio estas malofte vidata
en Pekino.
Temas pri
reguligo de la akvo-sistemo. Ni scias, ke Pekino disvolvighis
per riveroj, tamen dum longa tempo al ghi mankis akvo, char
la akvofluoj estis baritaj de shlimo kaj en 1998 oni komencis
dragi la chefajn riverojn. Julie de 1999 ekis shipnavigacio
inter la lagoj Kunming kaj Yuyuantan kaj chi-jare sur la suda
chirkauurba kanalo komencighis navigado. Oni konstruis 6 senkovrajn
naghejojn che la dragitaj lagoj.
Post nelonge
finkonstruighos la 4-a rondshoseo 65.48 km longa, kiu ne nur
estos ekspresa shoseo, sed pli grave ambau ghiaj flankoj ricevos
700 hektarojn da verdigita spaco. La 13 autovojaj trefkrucighoj,
iliaj proksimaj gazonoj kaj 18 grandaj publikaj lokoj kun
verdajhoj multe kontribuos por la peto pri invito de la Olimpikoj.
Ghis nun
Pekino jam priplantis 2536 hektarojn da tero per arboj kaj
herboj. Lau la plano oni devas priplanti 100 kvadratajn kilometrojn
per arboj kaj herboj en la dauro de 10 jaroj, sed nun la urba
registaro decidis plenumi la planon en 2003. Krom tio oni
konstruis verdan sportan bazon kaj verdan sportan parkon en
Chaoyang-distrikto por la 500 mil loghantoj.
De la peto
pri invito de la Olimpikoj la pekinaj loghantoj eksciis, ke
la verdigado en ilia urbo eniris en novan etapon kaj ili havos
pli bonan vivmedion.
Revenu
|