Pekino-Olimpikoj

 
Proceduro de invito de Olimpikoj de 2008


    La kvin kandidatoj por Olimpikoj de 2008 -- Pekino, Parizo, Toronto, Osako kaj Istanbulo -- eniras la lastan stadion de invito de Olimpikoj de 2008. Jene estas la proceduro de januaro ghis julio 2001:

    Antau la 17-a de januaro 2001, la kvin urboj prezentas sian Raporton por Inviti Olimpikojn de 2008.

    De februaro ghis aprilo 2001, la 17-membra Inspekta Teamo de la Internacia Olimpika Komitato el membroj de la Internacia Olimpika Komitato, oficistoj de diversaj internaciaj sportaj organizoj, reprezentanto de la Sporta Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato kaj tiuj de diversaj landoj kaj regionoj faras inspektadon al la kvin kandidataj urboj. La Inspekta Teamo ellaboras sian inspektan raporton en majo.

    De marto ghis julio, la kvin kandidataj urboj vochlegas la raporton (po unu horo).

    La 13-an de julio, la Internacia Olimpika Komitato okazigas la 112-an plenan sesion por balotado por gastigonta urbo de Olimpikoj de 2008.

    Raportada horaro de la kvin kandidataj urboj en la 13-a de julio (lau la moskva tempo):

9:00 --10:00
Osako
10:15 -- 11:15
Parizo
11:45 -- 12:45
Toronto
14:00 --15:00
Pekino
15:15 -- 16:15
Lstanbulo
16:45
La Inspekta Teamo faras inspektan raporton pri la kvin kandidataj urboj.
17:30
Balotado de la membroj de la Internacia Olimpika Komitato
18:00
Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Juan Antonio Samaranch anoncas la rezulton de la balotado.

    La 16-an de julio la Internacia Olimpika Komitato elektas novan prezidanton de la Internacia Olimpika Komitato.