En
la jaro 1896, antau la 1-aj Olimpikoj, pere de la ambasadorejo
de Chinio al Francio, la Internacia Olimpika Komitato donis
invitilon al Chinio, sed tiam Qing-dinastio tute malzorgis
sporton kaj ne sendis sportistojn.
En
la jaro 1922, la Internacia Olimpika Komitato elektis chinon
Wang Zhengting kiel sian membron.
En
la jaro 1924, starighis la Tut-Chinia Sporta Asocio, la unua
sporta organizo de Chinio. En tiu jaro Chinio sendis 3 tenisistojn
por partopreni prezentan ludon (tiam Olimpikoj ankorau ne
havis oficialan sportobranchon de teniso).
En
la jaro 1928, Chinio sendis Song Ruhai viziti la 9-ajn Olimpikojn
en Amsterdamo de Nederlando.
En la jaro 1931, la Internacia Olimpika Komitato rekonis la
Tut-Chinian Sportan Asocion. Poste Chinio parotoprenis la
10-ajn, 11-ajn kaj 14-ajn Olimpikojn, sed gajnis neniun medalon.
La Internacia Olimpika Komitato respektive en la jaroj 1939
kaj 1947 elektis chinojn Kong Xiangxi kaj Dong Shouyi kiel
siajn membrojn.
En
la jaro 1949, post starigho de la nova Chinio, la Tut-Chinia
Sporta Asocio transformighis en la Tut-Chinian Sportan Federacion
(alinome China Olimpika Komitato).
En
la jaro 1952, al la 15-aj Olimpikoj Chinio sendis delegacion
el 40 naghistoj, piedpilkistoj kaj korbopilkistoj. Sed pro
tio, ke Chinio malfure ricevis la invitilon, plejparto de
la konkursoj jam finighis, kiam la china delegacio atingis
Helsinkon. Do nur Wu Chuanyu partoprenis la konkurson de surdorsa
nagho.
En
la jaro 1954, en la 49-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato
oni rekonis la leghan pozicion de la Tut-Chinia Sporta Federacio.
En
la jaro 1956, pro historia kialo la Tut-Chinia Sporta Federacio
deklaris, ke Chinio ne partoprenos la 16-ajn Olimpikojn.
Je
la 26-a de novembro de la jaro 1979, la Internacia Olimpika
Komitato anoncis la decidon, kiun ghi faris en oktobro en
Nagojo, por rekoni la Chinan Olimpikan Komitaton kiel landan
komitaton post balotado de 62 jesaj kaj 17 neaj vochoj de
siaj membroj. La china sporta delegacio uzu la nacian himnon
kaj la nacian flagon dum Olimpikoj. Samtempe restu en la Internacia
Olimpika Komitato la China Taipei-a Olimpika Komtato kiel
loka organizo, kondiche ke ghi devas uzi himnon, flagon kaj
emblemon diferencajn de la malnovaj. Kaj tiam solvighis la
problemo inter Chinio kaj la Internacia Olimpika Komitato.
En
la jaro 1980, la nova Chinio unuafoje sendis al la 13-aj Vintraj
Olimpikoj en Placid-lago de Usono sian delegacion el 28 sportistoj,
kiuj partoprenis 18 ludojn, inkluzive skiadon kaj glitadon.
Sed neniu okupis ech la dekan lokon. Tiujare Chinio ne partoprenis
la Somerajn Olimpikojn en Moskvo.
En
oktobro de la jaro 1981, la 84-a sesio de la Internacia Olimpika
Komtato elektis He Zhenliang el Chinio kiel sian membron.
En
la jaro 1984, Chinio sendis delegacion al la 23-aj Olimpikoj
en Los-Angheleso de Usono. Xu Haifeng, china pafisto, gajnis
la championecon de vira pistolado kaj farighis la unua china
championo de Olimpikoj. En chi Olimpikoj chinaj sportistoj
gajnis 15 orajn medalojn kaj okupis la kvaran lokon lau la
nombro de oraj medaloj.
En
la jaro 1988, en la 24-aj Olimpikoj okazintajn en Seulo de
Koreio, Chinio gajnis 5 orajn medalojn.
En
la jaro 1992, en la 25-aj Olimpikoj en Barcelono de Hispanio,
Chinio gajnis 16 championecojn, okupante la 4-an lokon lau
la nombro de oraj medaloj.
En
la jaro 1996, en la 26-aj Olimpikoj en Atlanto de Usono Chinio
gajnis 16 championecojn, okupante la 4-an lokon lau la nombro
de oraj medaloj.
En
la jaro 2000, en la 27-aj Olimpikoj Chinio gajnis 28 orajn
medalojn, okupante la trian lokon lau la nombro de oraj medaloj.
Revenu
|