La
24-an de februaro 2001 la 17-membra Inspekta Teamo de
la Internacia Olimpika Komitato okazigis sian unikan gazetaran
konferencon en Pekino. Ili laudis la laboron de Pekino.
La 19-24-an de februaro 2001
la Inspeka Teamo de la Internacia Olimpika Komitato inspektis
Pekinon.
La 5-an de februaro 2001 la
Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de 2008 faris sian
unuan provraportadon, atendante la Inspektan Teamon.
La 17-an de januaro 2001 la
kvin kandidataj urboj donis al la Internacia Olimpika Komitato
sian raporton por inviti Olimpikojn de 2008.
La 17-an de januaro 2001 la
Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de 2008 sendis delegacion
el 5 personoj al Lauzano por doni al la Internacia Olimpika
Komitato sian Raporton pri Invito de Olimpikoj de 2008.
La 9-an de januaro 2001 la
Raporto de Pekino pri Invito de Olimpikoj de 2008 estis ellaborita.
La 28-an de decembro 2000 la
Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de 2008 ricevis unuopajn
konfirmilojn de 28 internaciaj sportaj organizoj.
La 19-an de decembro 2000 la
ghenerala sekretario de la Internacia Federacio de Pafo atingis
Pekinon kaj faris inspektadon al la urbo.
La 15-an de decembro 2000 la
prezidanto de la Internacia Federacio de Nagho atingis Pekinon
kaj faris inspektadon al la urbo.
La 13-an de decembro 2000 la
delegacio de la Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de
2008 faris la unuan oficialan raportadon al la Internacia
Olimpika Komitato en Lauzano.
La 6-12-an de decembro 2000
inspektis Pekinon la ghenerala sekretario de la Internacia
Federacio de Atletiko, ghenerala sekretario de la Internacia
Federacio de Rajdo, vicprezidanto de la Internacia Federacio
de Lukto, prezidanto de la Internacia Federacio de Kajakado,
prezidanto de la Internacia Federacio de Sovaghakva Kajakado,
ghenerala sekretario de la Internacia Federacio de Manpilko
kaj delegitoj de la Internacia Federacio de Biciklado.
La 22-28-an de novembro 2000
inspektis Pekinon la sporta direktoro de la Internacia Federacio
de Korbopilko, sporta kaj jughista direktoroj de la Internacia
Federacio de Jhudo, prezidanto de la Internacia Federacio
de Bokso, prezidanto de la Internacia Federacio de Bazopilko
kaj ghenerala sekretario de la Internacia Federacio de Gimnastiko.
La 16-an de novembro 2000 la
instalajhoj de la konkursejo por velado en la orienta china
urbo Qingdao akiris konfirmilon de la Internacia Federacio
de Velado, la unuan sportan konfirmilon akiritan de Chinio.
La 12-17-an de novembro 2000
inspektis Pekinon oficistoj de la Internacia Federacio de
Arkpafado, prezidanto kaj aliaj de la Internacia Federacio
de Skermo, vicprezidanto de la Internacia Federacio de Teniso
kaj vicprezidanto kaj ghenerala sekretario de la Internacia
Unio de Tritlono.
La 9-an de novembro 2000 vicurbestro
de Pekino Liu Jingmin kaj ministro de la Komerca, Arta kaj
Turisma Ministerio de la chefurba regiono de Australio subskribis
la Interkonsenton de Kunlaboro de Pekino kaj Kanbero en Invito
de Olimpikoj.
La 8-an de novembro 2000 la
Internacia Federacio de Hokeo inspektis Pekinon rilate ghian
inviton de Olimpikoj de 2008.
La 5-an de novembro 2000 la
Internacia Federacio de Flugpilko inspektis Pekinon rilate
ghian inviton de Olimpikoj de 2008.
La 26-an de oktobro 2000 mondfama
filmostelo Cheng Long estis engaghita kiel figuro-ambasadoro
pri pekina invito de Olimpikoj de 2008.
La 16-an kaj la 17-an de oktobro
2000 estraranoj de la Internaciaj Federacioj de Tabloteniso
kaj Bazopilko inspektis Pekinon rilate ghian inviton de Olimpikoj
de 2008.
La 4-an de oktobro 2000 la
china prezidanto Jiang Zemin skribis al J. A. Samaranch, prezidanto
de la Internacia Olimpika Komitato, ke Chinio kaj ghia popolo
plenforte subtenas Pekinon en ghia invito de Olimpikoj de
2008.
La 28-an de augusto 2000 la
Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke Pekino, Istanbulo,
Osako, Parizo kaj Toronto farighis kandidataj urboj de Olimpikoj
de 2008.
La 24-an de augusto 2000 J.
A. Samaranch intervidighis kun Yuan Weimin, nova prezidanto
de la China Olimpika Komitato, kaj faris amikan interparoladon
kun li en Lauzano, kie estas la stabo de la Internacia Olimpika
Komitato, pri la pekina invito de Olimpikoj de 2008.
La 19-an de julio 2000 la Pekina
Komisiono por Invito de Olimpikoj donis sian invitan raporton
al la Internacia Olimpika Komitato en Lauzano.
La 27-an de majo 2000 pekinanoj
starigis la unuan horloghon por retrokalkuli tagojn ghis oni
elektos la gastigantan urbon.
La 29-an de aprilo 2000 fama
china reghisoro Zhang Yimou farighis chefreghisoro de la propaganda
filmo pri pekina invito de Olimpikoj de 2008.
La 1-an de februaro 2000 la
Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj prezentis siajn emblemojn,
sloganon kaj retejon.
La 6-an de septembro 1999 fondighis
la Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de 2008.
La 7-an de aprilo 1999 la Internacia
Olimpika Komitato akceptis la peticion de Pekino.
La 25-an de novembro 1998 Pekino
donis al la China Olimpika Komitato sian peticion pri invito
de Olimpikoj de 2008.
Revenu
|