S-ro
George E. Killian, prezidanto de la
Internacia Universitata Sporta Federacio
(IUSF)
inspektanta en Pekino ghiajn sportejojn por la 21-a Studenta
Sportkunveno, diris, ke la penado de Pekino por la studenta
sportkunveno helpas al ghia peto de gastigado de Olimpikoj.
Li kore deziras, ke Pekino sukcesu en tio.
Posttagmeze
de la 12-a de aprilo, post inspektado de Qinghua-universitato
li diris: "Antau kelke da jaroj mi venis chi tien kaj
vidis ebenan teron. Antau la chi-foja alveno mi ne atendis,
ke trovighas tiel bona stadiono en china universitato."
Li
opiniis, ke la penado de Pekino por la 21-a Studenta Sportkunveno
helpas al ghia peto de gastigado de Olimpikoj. Li diris al
reporteroj: "Tri Olimpiaj Ludoj en la lastaj 12 jaroj
okazis en Europo kaj Usono, kaj la Olimpikoj de 2008 devas
okazi en azia lando. Pekino havas multajn bonajn sportejojn,
tial mi opinias, ke Pekino havas sufichan motivon por gastigi
la Olimpikojn de 2008. Mi kore deziras sukceson al Pekino."
Revenu
|