Ke
Pekino invitas Olimpikojn de 2008, tio ekscitas ne nur pekinanojn,
sed ankau chiujn aliajn chinojn. Sennombraj chinoj klopodas
por la invito de Olimpikoj. Jen:
Verka konkurso
de geknaboj
Ekde
marto de 2001, por subteni pekinan inviton de Olimpikoj, chinaj
element- kaj mezlernejanoj partoprenis la chinan verkan konkurson
de geknaboj kun "Bonvenigo de Olimpikoj" kiel temo.
China handikapulo
Deng Jinwei
bicikle travojaghas Azion
Por propagandi pekinan inviton de
Olimpikoj, Deng Jinwei kun maldekstra krura protezo bicikle
travojaghas Azion. Nun li jam travojaghis 11 provincojn, Hongkong
kaj Makao en Chinio, entute 14 mil kilometrojn.
Deng
Jinwei, 43-jara, amas sporton denaske. En la 19-jara agho
li falis dum montgrimpado kaj perdis sian maldekstran kruron.
Miliono da Hunan-anoj
subtenas pekinan inviton
de Olimpikoj per subskribado de rubando
Por subteni Pekinon en ghia invito
de Olimpikoj, cent entreprenistoj kaj miliono da junuloj en
Hunan-provinco subskribis rubandon. La subskriba ceremonio
okazis en la tria tagdeko de marto en la Olimpika Vilagho
en Tongshenghu de Changsha, chefurbo de Hunan-provinco, kaj
la subskribado dauris poste en 14 urboj de la provinco. La
rubando estis montrata 4 tagojn en Changsha,
kaj post subskribado de loghantoj kaj turistoj oni donis la
rubandon al la Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de
2008.
Dekmilo da pekinaj
virinoj subtenas sian
urbon en ghia invito de Olimpikoj
per longdistanca kuro
La 4-an de marto 2001 dekmilo da virinoj
de Pekino partoprenis longdistancan kuron aranghitan de la
China Virina Federacio, China Ghenerala Sporta Administracio
kaj Pekina Virina Federacio. Per tiu aktivado la virinoj esprimis
sian sincerecon subteni pekinan inviton de Olimpikoj kaj celebris
la Internacian Tagon de Laborantaj Virinoj.
Ankau Taiwan-anoj
esperas sukceson de pekina invito de Olimpikoj
Kiam
la Inspekta Teamo de la Internacia Olimpika Komitato venis
en Pekinon, ne nur la loghantoj de la cheftero, sed ankau
tiuj de Taiwan tre atentis pekinan inviton de Olimpikoj.
Taiwan-ano Wu Jingguo, membro de la
Internacia Olimpika Komitato, diris, ke Pekino estas la plej
esperplena el la 5 kandidataj urboj. El la 5 landoj nur Chinio
kaj Turkio neniam gastigis Olimpikojn. Kaj la Internacia Olimpika
Komitato havas neoficialan regulon: sur sama kontinento ne
okazu du sinsekvaj Olimpikoj. En 2004, la 28-aj Olimpikoj
okazos en Grekio en Europo, kredeble malsukcesos Parizo kaj
Istanbulo en invito de la 29-aj Olimpikoj. Kanado kaj Japanio
iam gastigis Olimpikojn, kaj pro tio ilia invito de Olimpikoj
de 2008 estas iom malfacila. En Chinio neniam okazis Olimpikoj,
kio estas ghia avantagho. Kaj en la 27-aj Olimpikoj Chinio
gajnis la trian lokon lau la or-medala nombro, Francio la
kvinan, kaj Kanado la 24-an. Pro tio eble sukcesos Pekino
en sia invito de Olimpikoj.
S-ro Wu diris, ke kiel plenuma komitatano
de la Internacia Olimpika Komitato li balotos certe por Pekino.
Li esperas, ke Taibei farighos stacio de pasigo de sankta
fajro de Olimpikoj, se Pekino gastigos la Olimpikojn de 2008,
char la sankta fajro estas kuriero de paco kaj alportas ghojon
al chiuj.
Flugigi termobalonojn por subteni Pekinon en ghia invito de
Olimpikoj
Por subteni Pekinon en ghia invito
de Olimpikoj, Fujian-provinco okazigos en junio aktivadon
flugigi termobalonojn. Kiel sekura kaj interesa sporto, termobalono-flugigo
altiras al si pli kaj pli multe da amantoj.
Lauplane oni flugigos sur Wuyi-placo
de Fuzhou, chefurbo de la provinco, 10-20 termobalonojn, kiuj
trapasos Hangzhou, Shanhajon, Nankinon, Jinan kaj Tianjin
kaj fine atingos Mutianyu de Pekino, kie etendighas parto
de la Granda Muro. Kiam la termobalonoj estos surper la supre
menciitaj urboj, ili faros prezentadon en malalta aero kaj
oni okazigos subskriban aktivadon por subteni Pekinon en ghia
invito de Olimpikoj.
Revenu
|