Lastatempe,
post vizito al Taiwan, s-ro Yuan Weimin, prezidanto de la
China Olimpika Komitato kaj estro de la Shtata Sporta Buroo
de Chinio, diris: "Se Pekino sukcesos en la peto de gastigado
de Olimpikoj, oni ne ekskluzivos la eblecon, ke la cheftero
kaj Taiwan kune gastigos Olimpikojn sub la premiso de persisto
en la principo de 'unu Chinio'." Yuan diris, ke s-ro
Wang Dazhou, prezidanto de la Olimpika Komitato de Taibei,
plurfoje esprimis, ke gastigi Olimpikojn estas longtempa komuna
deziro de la sportistaj rondoj ambauflanke de la markolo,
kaj esperas efektivigi la deziron pere de kuna penado de ambau
bordoj.
Yuan Weimin diris, ke lau la regulo
de la Internacia Olimpika Komitato Olimpikojn gastigas unu
urbo de unu lando. Se Pekino sukcesos en la peto, oni ne ekskluzivos
la eblecon aranghi unuopajn disciplinojn de sporto en Taiwan
post aprobo de la Internacia Olimpika Komitato.
S-ro Chen Guoyi, ghenerala sekretario
de la Olimpia Komitato de Taibei de Chinio, diris al jhurnalistoj
de Taiwan, ke sukceso de Pekino donos al Taiwan tri utilojn.
Unue, tio alportos al Taiwan multe da komercaj shancoj; due,
se Pekino sukcesos en la peto, ghi faros multe da internaciaj
konkursoj, kaj tio estos tre signifa por sporta intershangho
de ambau bordoj de la markolo; kaj trie, tio utilos al la
paco ambauflanke de la markolo.
Revenu
|