La
13-an de julio la Internacia Olimpika Komitato balotos en
Moskvo por decidi la gastigantan urbon de la Olimpikoj de
2008. Lau vico antaue difinita, Pekino la kvara rekomendos
sin antau la membroj de la Internacia Olimpika Komitato.
Nun restas ankorau 53 tagoj ghis la
balotado. En tiuj tagoj la Pekina Komisiono por Invito de
Olimpikoj sin okupos pri jenaj aferoj: Unue, ghi preparos
sin por sin rekomendi en Moskvo. Nun ghi modifas sepafoje
la tekston en la china kaj angla lingvoj kaj faras diskuton
kun fakuloj chinaj kaj alilandaj. Due, ghi donos pli grandan
atenton al propagando por ke la tutmonda sporta rondo, inkl.
de la membroj de la Internacia Olimpika Komitato, bone konu
la fervoron de pekinanoj kaj aliaj chinoj por la Olimpikoj.
Oni jam decidis la konsiston de la
pekina delegacio al Moskvo. La delegacio konsistas el oficistoj
de la Pekina Komisono por Invito de Olimpikoj kaj la China
Olimpika Komitato, sportistoj, personoj de Hongkong, Makao
kaj Taiwan kaj personoj de diversaj rondoj de la cheftero
de Chinio.
Revenu
|