La
21-an de majo Hongkong aranghis grandan bankedon por esprimi
subtenon al Pekino en ghia invito de Olimpikoj de 2008.
S-ro Jiang Xiaoyu, vicprezidanto de
la Pekina Komisiono por Invito de Olimpikoj de 2008, kiu speciale
venis al Hongkong por cheesti la bankedon, diris en la gazetara
konferenco, ke kuna arangho de Olimpikoj de 2008 de Pekino
kaj Taibei bezonas tri antaukondichojn. Unue, la Internacia
Olimpika Komitato akceptos la peton de Pekino. Due, la Internacia
Olimpika Komitato konsentos, ke Pekino komisios al alia urbo
la aranghon de kelke da konkursoj, char lau la reguloj de
la Internacia Olimpika Komitato, Olimpikoj devas okazi en
unu urbo. Trie, Ambau flankoj nepre devas observi la principon
de "unu Chinio".
Revenu
|