La
16-an de januaro la Delegacio de la Pekina Komisiono por Inviti
Olimpikojn de 2008 flugis al Lausaunne por prezenti al la
Internacia Olimpika Komitato la 596-paghan dokumenton "Raporto
de Pekino por Inviti Olimpikojn de 2008".
La raporto konsistas el tri grandaj
volumoj kun 18 partoj, inkluzive de ghenerala fizionomio de
la lando kaj urbo, leghoj, enlandigho, mediprotektado, financo,
merkata disvolvo, konkursoj, sportejoj, handikapulaj konkursoj,
olimpia vilagho, medicina servo, sekureco, loghado, trafiko,
teknologio, gazetara servo kaj kultruro.
Kaj
la 18-a parto entenas aprobajn leterojn de la shtata prezidanto
Jiang Zemin kaj chefministro Zhu Rongji, leterojn de Liu Qi,
urbestro de Pekino kaj prezidanto de la Pekina Komisiono por
Inviti Olimpikojn de 2008, kaj Yuan Weimin, estro de la Shtata
Sporta Buroo, garantiojn de respondeculoj de Ministerio de
Eksteraj Aferoj, Ministerio de Financo kaj Ghenerala Doganejo
kaj tiujn de direktoroj de 70 hoteloj kaj restoracioj kaj
aprobajn aktojn de 28 olimpikaj federacioj.
La Raporto de Pekino prezentas tri temojn, "verdaj olimpikoj,
humadikaj olimpikoj kaj scienc-teknikaj olimpikoj".
Novaj
disciplinoj por adjudiko de olimpikoj ne permesas al la konkurantaj
urboj inviti al si la membrojn de la Internacia Olimpika Komitato
nek al ili viziti la membrojn. Tial la raporto rolas kiel
unu el la gravaj fenestroj por informighi pri la konkurantaj
urboj. Pekino jam dufoje prezentis petojn por gastigi olimpikojn
kaj dedichis grandan energion al ellaborado de altkvalita
raporto.
Subteno
de la registaro estas unu el la avantaghoj de Pekino por inviti
la olimpikojn. Dank' al la reformado kaj pordmalfermo, Pekino
havas la kompetentecon gastigi la olimpikojn en 2008. En 1999
la totala produktovaloro de Chinio atingis mil miliardojn
da usonaj dolaroj, kaj tiu de Pekino -- 24 miliardojn da usonaj
dolaroj. S-ro Liu Qi diris: "Pekino estas memfida kaj
kompetenta gastigi la olimpikojn de 2008."
Revenu
|