Michale
Chang, figuro-ambasadoro por pekina invito de Olimpikoj, kun
china societo de Londono festis la Olimpikan Tagon kaj olimpikan
disvolvighon en la mondo en la 19-a de junio en Londono. Tio
estis la unua fojo por Chang plenumi sian devon kiel figuro-ambasadoro
por pekina invito de Olimpikoj.
"Farighi
figuro-ambasadoro por pekina invito de Olimpikoj estas granda
honoro por mi," Chang diris. "Certe la pekina gastigado
postlasos valoran heredajhon kaj al la mondo kaj al la china
popolo. Mi estas sportisto chindevena, mi bone konas la amon
de chinoj al sporto kaj Olimpikoj. Mi kredas, ke Pekino kapablos
bone gastigi Olimpikojn. En la Olimpika Tago kaj okaze de
la 107-a datreveno de Olimpikoj, kiel figuro-ambasadoro por
pekina invito de Olimpikoj, mi konigos Pekinon al la mondo."
Michale
Chang farighis la sesa figuro-ambasodoro post Jackie Chan,
Deng Yaping, Liu Xuan, Sang Lan kaj Yang Lan.
Revenu
|