La
19-an de junio 2001, la flughaveno Tushino de Moskvo farighis
mondo de chinaj kajtoj. En la lazura chielo flugis kajtoj diversfiguraj
kaj helikoptero kun naciaj flagoj de Chinio kaj Rusio. Tio estis
unu el la programeroj de la Pekina Kultura Festivalo en Moskvo.
Kelkmil moskvanoj partoprenis la grandiozan inauguron.
Reprezentante
la pekinan magistraton, Zhang Mao, vicurbestro de Pekino,
donacis 5000 kajtojn al Moskvo. Li diris, ke la kultura intershangho
inter Moskvo kaj Pekino komencighis de kajtoj. La kajtoj kun
sia 3000-jara historio ne nur prezentas la antikvan kulturon
de Chinio, sed ankau portas la amikecon de pekinanoj. Vicurbestro
de Moskvo lin dankis kaj donis donacon al Pekino. Li diris,
ke la aktivado de flugigo de kajtoj profundigas la amikecon
de la popoloj de ambau urboj.
En
1999 Pekino organizis la saman aktivadon en Moskvo kaj faris
sensacion. De tiam pekina kajto famas en Moskvo. Flugigo de
kajtoj estas nemankigebla programero de la festivalo.
China
kajto estas farita permane el silkajho, papero kaj liano.
Ghi estas delikata kaj kolorricha en formo de besto, floro,
birdo au fisho. Moskvanoj rigardas ghin kiel shatatan artajhon.
Revenu
|