La
19-a de junio estas Olimpika Tago. Tiutage 40 sportistoj el
Chinio, Usono, Hungario kaj Senegalio, gajnintoj de ora medalo
de Olimpikoj, kune pasigis la vesperon en Junwangfu de Pekino.
Liu
Qi, urbestro de Pekino, reprezentante la Pekinan Komisionon
por Invito de Olimpikoj, bonvenigis la sportistojn. Li diris,
ke chinoj amas Olimpikojn kaj estimas la sportistojn elstarajn.
La Olimpika spirito estas por sportistoj tutmondaj. Sukceso
de sportistoj enkorpigas la efektivan valoron de Olimpikoj.
Liu diris, ke lau sia plano por Olimpikoj de 2008 la Pekina
Komisiono por Invito de Olimpikoj starigis klubon en Junwangfu,
por ke tutmondaj sportistoj, kiuj partoprenis en Olimpikoj,
povu renkontighi kaj ghui la Olimpikojn en 2008 kaj la charmon
kaj modernecon de antikva Pekino. Tio estas speciala donaco
de la Pekinaj Olimpikoj por iamaj Olimpikaj sportistoj. Li
diris, ke en 2008 sportistoj chinaj kaj alilandaj vidos Olimpikojn
avangardajn je telekomunikado, medioprotektado kaj trafiko,
kaj ke Pekino estas familio de sportistoj, kaj en 2008 ili
estos bonvenaj en Pekino.
La
Monda Olimpika Sportista Asocio estas organizo de 200 landoj
kaj regionoj, reprezentanta 100 mil elstarajn sprotistojn.
Ghia ghenerala sekretario diris, ke estas la unua fojo por
li viziti Chinion, kaj Pekino tiel ghojigis lin, kiel li ricevus
neatenditan donacon en sia naskightago. Li diris, ke longa
historio de Pekino certe portos al ghi belan morgauon. Ne
nur hodiau sed ankau morgau Pekino donos al sportistoj specialan
sperton. Li esperis, ke en la venontaj 20 tagoj Pekino gajnos
chion, kion ghi volas.
Deng
Yaping, figuro-ambasadoro de pekina invito de Olimpikoj kaj
gajninto de kvar oraj medaloj de Olimpikoj, diris, ke la renkontigho
de sportistoj en la Olimpika Tago pruvas grandan inspiron
de Olimpikoj kaj gravecon de la tago por sportistoj. Shi esperis,
ke Pekino sukcesos en sia invito de Olimpikoj.
Revenu
|