Kune
organizite de la china cheftero kaj Taiwan, la longdistanca
kurado de chinoj ambauflanke de Taiwan-markolo por pekina
invito de Olimpikoj startis en la 16-a de junio. La kurado
dauris 17 tagojn, kun Taibei kiel startstacio kaj Pekino kiel
finstacio, tra dek urboj, kun partopreno de 30 mil loghantoj.
La
kuradon partoprenis 19 sportistoj, el kiuj 11 estis el la
cheftero, kiel Li Xiaoshuang kaj Li Dashuang, gajnintoj de
ora medalo de Olimpikoj pri gimnastiko, Qiao Hong kaj Lu Lin,
kaj la aliaj el Taiwan, kiel Wang Han, fama naghisto, kiu
transnaghis 12 markolojn de la mondo, Chen Yi'an, kiu dufoje
gajnis oran medalon de Olimpikoj pri prezentado de Tae Kwon
Do, kaj pafisto Wu Daoyuan.
En
la 19-a de junio, la kurantoj eniris en la chefteron de Chinio.
sportaj kaj filmaj steloj ambauflanke de la markolo kaj loghantoj
de Shenzhen partoprenis matenan kuradon en Shenzhen. La longdistanca
kurado havas 8 staciojn sur la cheftero, nome Shenzhen, Ningbo,
Hangzhou, Shanhajo, Wuxi, Nankino, Qingdao kaj Pekino.
Revenu
|