Pekino-Olimpikoj

 

Pekino fondis sian unuan mediprotektan benzin-stacion



    Ekfunkciis la benzin-stacio Xibianmen, la unua mediprotekta benzin-stacio de Pekino.

    Ghenerale dum pumpado de benzinujo volatilighas benzino, sed al la ole-pumpilo de tiu stacio oni aldonis specialan kauchukan aranghajhon kaj almetis tubon por repreni olegason. Nun en Pekino chiu benzin-stacio jam realigis unuapashan reprenon de olegaso. La benzin-stacio Xibianmen investis 300 mil juanojn por starigi la sistemon de duapasha repreno, kiu povas plenumi reprenon dum ole-mezurado kaj ole-elpumpado kaj redukti polucion de atmosfero.

Revenu