Pekino-Olimpikoj

 

Ellaborita la proceduro por elekto de urbo gastigonta
Olimpikojn de 2008



    La Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato kunvenis en Moskvo en la 9-a de julio kaj ellaboris la proceduron de elekto de urbo gastigonta la Olimpikojn de 2008.

    La 112-a sesio de la komitato inaugurighos la 13-an de julio en Moskvo. Je la 6-a tiuvespere (la 22-a lau la pekina tempo) la komitatanoj vochdonos por decidi la urbon gastigontan la Olimpikojn de 2008 kaj prezidanto de la komitato Samaranch anoncos la rezulton de la vochdono.

    Je la 9-a antautagmeze komencighos la sesio. Je duono post la 9-a la 5 sin rekomendantaj urboj faros raportadon de 45 minutoj kaj respondos la demandojn de komitatanoj en 15 minutoj. La vico estos Osako, Parizo, Toronto,Pekino kaj Istanbulo. Tiu vico estis decidita en septembro de 2000 en la sidneja kunveno de la Internacia Olimpika Komitato. Pekino sin prezentos ekde la 15-a.

    15 minutojn post la 17-a la Inspekta Teamo de la komitato konigos la esploradon pri la 5 urboj.

    La Internacia Olimpika Komitato nombras 122 membrojn, kaj 13 el ili venas de la 5 sin rekomendantaj urboj. Lau regulo ili ne rajtas vochdoni antau la eliminigho de sia urbo, do la nombroj de vochdonantoj en chiuj fojoj estos malegalaj. Oni anstatauigos biletojn per elektronika aparato por balotado.

    Prezidanto Samaranchi ne faros vochdonon.

    Lau regulo, urbo gajninta pli ol duonon de la vochoj akirasa rajton inviti Olimpiajn ludojn. Se neniu el la urboj gajnos pli ol duonon de la vochoj, la urbo, kiu gajnos malplej multe da vochoj, estos eliminita, kaj oni faros refojan vochdonon. Do oni faros maksimume 4 vochdonojn.

    Post anonco de la rezulto de la vochdono, la gajninta urbo kaj la Internacia Olimpika Komitato subskribos kontrakton.

Revenu