Nokte
de la 13-a de julio, Samaranchi, prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato, anoncis en Moskvo, ke Pekino gastigos la
Olimpikojn de 2008. Hurao venis preskau el chiuj domoj de
Pekino, kaj la tuta urbo estis iluminita kiel en tago.
Antau
multe da monatoj Pekino jam antauiris la aliajn konkurantajn
urbojn por gastigi la Olimpikojn de 2008, kaj la hodiaua rezulto
pruvis, ke multaj amaskomunikiloj kaj organoj trafe divenis.
La rezulto de la vochdono markis la esperon de la tuta mondo
sur Chinio.
La
pekina delegacio esprimis en la gazetara jhurnalista konferenco
tuj post la anonco de la rezulto de la vochdono, ke Pekino
nepre plenumos la promesojn donitajn en la raporto kaj vidigos
al la mondo la senprecedencan sportkunvenon.
Kredeble
kiel dirite en la raporto de la Inspekta Teamo de la Internacia
Olimpika Komitato, la Pekinaj Olimpikoj "postlasos al
Chinio kaj sporto unikan heredajhon".
Bonvolu montri
viajn opiniojn kaj ilin adresu al:
Retposhto: elpc@china.com
au epc@china-report.com
Au skribu al P.O. Kesto 77, Pekino 100037, Chinio
Revenu
|