Pekino-Olimpikoj

 

Pekina delegacio por invito de
Olimpikoj revenis Chinion



    Kun granda ghojo kaj sukceso en invito de la Olimpikoj de 2008, la pekina delegacio, gvidata de Li Lanqing, vicchefministro de la Shtata Konsilantaro de Chinio, revenis de Moskvo Pekinon vespere de la 14-a.Vicprezidanto de Chinio Hu Jintao kaj 500 personoj de diversaj rondoj de la chefurbo varme bonvenigis la delegacion en la Chefurba Aerodromo.

    En la aerodromo oni okazigis simplan, sed varman ceremonion. Nome de la diversnaciaj popoloj de la tuta Chinio Hu Jintao varme bonvenigis la delegacion kaj esprimis varman gratulon kaj sinceran dankon al chiuj, kiuj subtenis Pekinon en invito de la Olimpikoj.

    Hu diris, ke la sukceso refoje montris al la tuta mondo, ke la prosperighanta Chinio en siaj reformado kaj pordmalfermo iras al la mondo per firmaj pashoj. Tio estas gloro de Chinio kaj fiero de la china nacio.

    Hu diris ankau, ke la sukceso de la invito estas ankau komenco de preparado por la Olimpikoj en 2008. La Centra Komitato de la Kompartio, Shtata Konsilantaro de Chinio kaj diversnaciaj popoloj de Chinio daure subtenos Pekinon en preparado por la Olimpikoj.

Revenu