La
17-membra jughkomisiono gvidate de prezidanto de Internacia
Federacio de Biciklado atingis Pekinon je la 19-a de februaro.
Ekde la 20-a ghi faros 5-tagan esploradon en la urbo. En tiuj
5 tagoj antautagmeze ghi auskultos la raporton de la Pekina
Olimpika Komitato kaj posttagmeze esploros la chirkauajhon,
trafikon, telekomunikon kaj sportejojn.
Ekde
la 20-a chi-monate, la jughkomisiono esploros kaj taksos la
5 urbojn invitantajn la Olimpiajn Ludojn en 2008. Pekino estas
la unua stacio de la jughkomisiono, poste la aliaj 4 urboj
-- Osako, Toronto, Istanbulo kaj Parizo -- estos vizitataj.
Post
esplorado la jughkomisiono faros la Esploran Raporton, kiu
kune kun la Raporto pri Invitado estas grava materialo por
balotado de la Internacia Olimpika Komitato en julio chi-jare.
Revenu
|