Je
la 10-a de la 13-a de julio lau la pekina tempo, la 112-a
sesio de la Internacia Olimpika Komitato en Moskvo anoncis
post la vochdonado, ke Pekino farighis gastiganta urbo de
la Olimpikoj en 2008. Jiang Zemin, prezidanto de Chinio, skribis
leteron al Samaranch, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato, kiu tekstas jene:
Kara prezidanto
Juan Antonio Samaranch,
Mi
tre ghojas, ke Pekino gajnis la rajton gastigi la 29-ajn Olimpikojn.
Mi, reprezentante la chinan registaron kaj chinan popolon,
esprimas altan respekton al vi pro via kontribuo al Olimpikoj.
Kaj pere de vi mi dankas la Internacian Olimpikan Komitaton
pro ghia konfido kaj subteno al Chinio.
La
china registaro kaj china popolo forte subtenos Pekinon, ke
ghi faru la Olimpikojn de 2008 grandioza kunveno por disvolvi
la Olimpikan spiriton kaj akceli la mondpacon kaj amikecon
inter chiuj popoloj.
Jiang
Zemin, prezidanto de Chinio
0:35 de la 14-a de julio 2001 (pekina tempo)
Revenu
|