La
13-an de julio lau la pekina tempo, Pekino gajnis la rajton
gastigi la Olimpikojn de 2008. Pro tio chinoj dronis en ghojo
kaj festis la sukceson per diversaj manieroj.
En
Pekino pli ol 500 mil homoj kolektighis sur Tian'anmen-placo.
Oni faris leondancon kaj kantis ghis profunda nokto. Pli ol
miliono da homoj amasighis surstrate kaj sur la placo.
En
la meznokto autoj vicighis sur shoseoj. Je la 22-a kaj 23-a
la nombro de telefonantoj estis duoble kaj ech trioble kiom
tiu en ordinaraj tagoj. De nul horo ghis la 24-a la nombro
de vizitantoj de la retejo Sina atingis la novan pinton -
pli ol 30 milionoj da homoj/fojoj, kaj la novajho "Pekino
gajnis la rajton gastigi la Olimpikojn" altiris al si
pli ol 5 milionojn da homoj/fojoj, ankau tio estas la nova
rekordo pri china surreta novajh-legado.
Je
la 22-a, en la Speciala Administra Regiono de Makao oni starigis
larghekranan televidilon, kaj miloj da homoj rigardis en televido
la 112-an sesion de la Internacia Olimpika Komitato. Kiam
prezidanto Samaranch anoncis, ke Pekino farighis gastiganto
de la Olimpikoj de 2008, eksplodis aplaudo. Oni saltis de
ghojo kaj brakumis unu alian kaj larmis de ekscitigho.
Post
sukceso de pekina invito de la Olimpikoj Hongkong-anoj opinias,
ke tio donas al Hongkong grandan shancon de komercado kaj
ekonomia disvolvo. Estas kredeble, ke tiam multighos vizitantoj
al Chinio, kiuj vizitos ankau Hongkong. Tio certe profitigos
la urbon. Kaj ankau farado de memorajhoj pri la Olimpikoj
profitigos malgrandajn entreprenojn de Hongkong.
Taksiistoj
de Qinhuangdao de Hebei-provinco kun flago en mano veturigis
sian auton chirkau la urbo por festi la sukceson. En la orienta
fino de la Granda Muro che maro, turistoj el diversaj lokoj
de Chinio festis la sukceson kun la loghantoj.
Por
esprimi sian ghojon, amantoj de kajto en Changchun, nordorienta
Chinio, flugigis kajtojn kun la vortoj "Nova jarcento,
nova Pekino, novaj Olimpikoj".
Harbin-anoj
kredas, ke la Olimpikoj de 2008 certe mirigos la mondon per
sia granda sukceso.
Revenu
|