De
2001 ghis 2008 la industrioj koncernaj Olimpikojn kreskigos
la chinan ekonomion chiujare je 0.3%.
Pro
la preparado de la Olimpikoj en 2008 Pekino altiros al si
grandan investon el diversaj lokoj, stimulos konsumon, plibonigos
medion kaj altigos altteknologion.
Por
sukcesigi la Olimpikojn en Pekino, Chinio investos multe por
konstrui sporthalojn, telekomunikajn instalajhojn, ekspresajn
shoseojn kaj pligrandigi aerodromojn. Pekino mem investos
por la Olimpikoj 35 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj
la sumo por la baza konstruado konsistigos 64%. De nun ghis
inauguro de la Olimpikoj en 2008 prosperos la aferoj afisha,
turisma kaj komerca. Dume loghantoj havos pli da laborshancoj
kaj enspezo. Por realigi la celon "la Olimpikoj estu
verdaj, humanismaj kaj altteknikaj" Pekino dedichos grandan
atenton al konstruo de verdaj terzonoj, media bonordigo kaj
batalo kontrau polucio.
Revenu
|