Retrorigardante
la historion de la Olimpikoj, oni trovos, ke la Olimpika spirito
progresis kune kun la teknologia praktikado.
Antau
1912 en la Olimpikoj oni kalkulis la rapidecon de vetkuro
per ordinara klikhorlogho, sed en la 5-aj Olimpikoj en Stokholmo
oni unuafoje uzis elektronikan tempomezurilon kaj kameraon
en la fino de la kurejoj, dank' al kio multe levighis la ekzakteco
de la kalkulado. Nun la ekzakteco de mezuro de 100-metra kurado
atingis centonon da sekundo.
En
la 11-aj Olimpikoj, 1936, Berlino, oni unuafoje efektivigis
televizian transsendon. De tiam sur la tuta terglobo oni povas
ghui la ghisdatajn konkursojn pere de avangarda televizio.
Dank' al uzado de la interreto la konkursoj de Olimpikoj farighis
tute malfermaj kaj chiuj povas tuj informighi pri la konkursoj,
kvazau ili estus en la ludkampo.
En
la 17-aj Olimpikoj, 1960, en Romo, oni unuafoje ekzamenis
sportistojn de iuj disciplinoj por koni, chu ili prenis ekscitilon.
En
1a 18-aj Olimpikoj, 1964, en Tokio, oni unuafoje lanchis telekomunikan
sateliton kaj transsendis la sportkunvenon al la tuta mondo.
Tiam oni unuafoje uzis komputilon kaj elektronikan tempomezurilon
por helpi jughistojn en la laboro. La satelita transsendo
multe favoris la Olimpikojn finance kaj en la 24-aj Olimpikoj
oni gajnis 300 milionojn da usonaj dolaroj kontrau televizia
transsendo.
En
la 20-aj Olimpikoj, 1972, en Munkeno, oni vaste uzis la progresan
teknologion pri automata regado, informa transsendo kaj aliaj.
Pro tio la Munkenaj Olimpikoj estis nomataj ankau teknologiaj
olimpikoj kaj ghuste en tiu chi sportkunveno fondighis scienca
kunveno de Olimpikoj.
En
la 21-aj Olimpikoj, 1976, en Montrealo, oni unuafoje per satelito
transportis la Olimpikan torchon de Grekio al la gastiganta
lando.
En
la 25-aj Olimpikoj, 1992, en Barcelono, oni uzis chiopovan
sportan manipulan sistemon kontentigantan mezurojn de tempo,
rapideco kaj poentoj de chiuj sportoj.
En
la 26-aj Olimpikoj, 1996, en Atlanto, aperis organiza kaj
administra retsistemo de la konkursoj.
Ankau
en tradicia transporto de la olimpika torcho aplikighis nova
teknologio. En la Munkenaj Olimpikoj, 1972, sciencistoj ekuzis
torchon el novaj materialoj. La torcho pezis nur unu kilogramon.
En la Sidnejaj Olimpikoj oni faris marfundan torcho-transporton,
kiun inventis inghenieroj de Australio. La torcho lumas per
sekura brulajho, kiu povas flami ankau subakve. En tiuj Olimpikoj
naghistoj unuafoje portis specialan veston el sharka hauto,
pro kiu la obstrukco malpliighis je 3%. Adidas-kompanio faris
alojajn shu-najlojn. Portante la shuojn kun tiaj najloj, la
kuristoj povas akiri bonan sukceson.
Revenu
|