Lau
takso, Pekino elspezos 14 miliardojn da usonaj dolaroj por
la Olimpikaj konstruoj en 2008, inkl. de 32 stadionoj, sporthaloj,
Olimpika vilagho kaj aliaj instalajhoj. La pekina registaro
volas meti la projektadon, konstruon kaj administradon de
plejparto de ili sub publikan adjudikon al chinoj kaj eksterlandanoj,
por ke chiuj instalajhoj atingu la internacian nivelon.
Oni
antauvidis, ke en la venontaj 5 jaroj Pekino investos 23 miliardojn
da usonaj dolaroj por la urba disvolvigho, telekomuniko kaj
publikaj konstruoj. Lau difino de la registara publika achetado
la urbo publike adjudikos konsiderindan parton de ili.
La
reguloj de la publika adjudiko estos difinitaj de la Loka
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj fine de 2001.
Iuj
australiaj, usonaj, europaj kaj alilandaj kompanioj jam montris
sian volon akcepti adjudikon de tiuj instalajhoj.
Revenu
|